china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

(foto)Fermiĝis 1-a sesio de 11-a Tutlanda Komitato de ĈPPIK
(GMT+08:00) 2008-03-14 15:34:34

Antaŭtagmeze de la 14-a de marto, fermiĝis la 1-a sesio de la 11-a Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco en Pekino. Hu Jintao, Wu Bangguo, Wen Jiabao kaj aliaj gvidantoj ĉeestis al la ferma ceremonio.

La ferma ceremonio estas prezidita de Jia Qinglin, refoje elektita prezidanto de la Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco. Jia Qinglin esprimis en la parolado, ke ĉi-jaro estas komenco de la 11-a Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco. La komitato devas konformi al novaj ŝanĝiĝoj kaj espero de la popolanoj, plene disvolvi siajn karakterizon kaj avantaĝon, plibone plenumi siajn funkciojn kaj fari kontribuon por amplekse konstrui bonhavan socion kaj disvolvi socialismon kun ĉina trajto. Li emfazis, ke la komitato devas preni akcelon de disvolviĝo kiel ĉefan taskon, firme kapti la du temojn pri unuiĝo kaj demokratio, fortigi lernadon kaj senĉese altigi kapablon kaj nivelon por praktiki la funkcion.

En tiutaga ferma ceremonio oni pasigis la laboran raporton de la konstanta komitato de la Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco, la raporton pri ekzamena situacio de proponoj kaj la politikan rezolucion de ĉi-foja konferenco.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040