china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Nova reformado de institucioj de la Ŝtata Konsilantaro
(GMT+08:00) 2008-03-14 15:40:44

La 11-an de marto la ĉina Ŝtata Konsilantaro prezentis projekton pri reformado de siaj institucioj al la kunveno de la ĉina Tutlanda Popola Kongreso. Laŭ analizistoj, pro la reformado, antaŭeniros la reformado de la registara administra sistemo kun "konstruado de servema registaro" kiel celo.

En la kunveno, ŝtata konsilanto kaj ĝenerala sekretario de la Ŝtata Konsilantaro Hua Jianmin faris klarigon pri la projekto.

"La ĉefa tasko de la reformado de institucioj de la Ŝtata Konsilantaro estas: koncerne al ŝanĝo de registaraj funkcioj kaj ordigo de la rilatoj de respondecoj de departementoj, esplori realigon de la sistemo de sinteza departemento kun efika unuecigo de la funkcioj, racie aranĝi la funkciojn de la departementoj pri makroskopa reguligado, fortigi administrajn instituciojn pri energio kaj medio, unuecigi kaj perfektigi la administran sistemon de la branĉoj de industrio, informizo, trafiko kaj transporto, kaj fortigi kaj unuecigi departementojn pri socia administrado kaj publika servado, kun plibonigo de la popola vivo kiel centro."

Konkrete dirite, la Ŝtata Konsilantaro establos Ministerion pri Industrio kaj Informizo, Ministerion pri Trafiko kaj Transporto, Ministerion pri Homforta Profitofonto kaj Socia Garantio, Ministerion pri Mediprotekto kaj Ministerion pri Loĝdomo kaj Urba kaj Vilaĝa Konstruado.

La ĉina registaro esperas, dank' al la reformado, pluapaŝe ŝanĝi la funkciojn de la registaro, ordigi la rilatojn pri respondecoj de departementoj, por ke la registaro funkciu ankoraŭ pli glate.

Direktoro de la Ĉina Instituto pri Reformado kaj Disvolvo sinjoro Chi Fulin opinias, ke en la reformado oni akcentas la servan koncepton de la registaro.

"La reformado estas utila por tio, ke la registaro fortigu la kapablon de fundamenta publika servo celante plibonigi la popolan vivon, fortigu sian ĉefan kaj gvidan rolon en fundamenta publika servo."

En la reformado, oni prenas ĉiuflankan turniĝon al servema registaro kiel la pensfadenon, laŭ kiu la reformado koncernas 15 instituciojn.

La projekto pri la reformado aparte akcentas racian aranĝon de la funkcioj de la departementoj de makroskopa reguligado.

Nia raportisto rimarkis, ke la projekto pri la reformado estas sufiĉe subtenata de la popolaj reprezentantoj. Sinjoro Liu Ji el la provinco Gansu, nordokcidenta Ĉinio, diris:

"Laŭ mi, la projekto enkorpigas la disvolviĝon de la estonta situacio de nia lando. La reformado akcentas la rearanĝon kaj dividon inter la makroskopa reguligado kaj administraj funkcioj de la ŝtato"

Popola reprezentanto s-ino Wang Junlian el la nordorienta provinco Liaoning jesas la plenumeblecon de la projekto:

"Mi opinias, ke la projekto taŭgas al starigo de la socia mekanismo de merkata ekonomio. Ĝi aktive antaŭenpuŝos la reformadon kaj samtempe enkorpigas la paŝon pri racia reformado. Tial ĝi estas facile praktikeba."

Laŭ informo, en la 15-a de marto, la sesio okazigos voĉdonadon. Se la projekto estos aprobita, do la nova reformado de institucioj de la Ŝtata Konsilantaro estos oficiale praktikata.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040