china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Fermiĝis 1-a sesio de la 11-a Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco
(GMT+08:00) 2008-03-14 15:41:00

Antaŭtagmeze de la 14-a de marto, fermiĝis la 1-a sesio de la 11-a Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco en Pekino. Dum la 11-taga kunveno, pli ol 2 000 membroj de la Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco el diversaj lokoj de la lando prezentis proponojn kaj opiniojn pri ŝtataj politikaj principoj kaj varmaj problemoj zorgataj de la popolanoj kaj diskutis pri ŝtataj aferoj kune kun plej altaj ŝtataj gvidantoj. Dum la kunveno, oni ankaŭ elektis novan gvidan institucion de la Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco.

En la ferma ceremonio, refoje elektita prezidanto de la Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco, Jia Qinglin faris parolon nome de la nova gvida institucio de la Konferenco. Li esprimis, ke la komitato devas konformi al novaj ŝanĝiĝoj kaj espero de la popolanoj, plene disvolvi siajn karakterizon kaj avantaĝon, plibone plenumi siajn funkciojn kaj fari kontribuon por ekonomia kaj socia disvolviĝo de Ĉinio. Li emfazis,

"La komitato devas preni akcelon de disvolviĝo kiel ĉefan taskon, profundigi lernadon kaj praktikadon de la koncepto de scienca disvolviĝo, pluapaŝe fortigi memkonscion kaj firmecon de praktikado de la koncepto de scienca disvolviĝo, organizite kaj laŭplane elekti strategiajn, ĝeneralajn kaj anticipajn gravajn programojn, profunde fari enketon kaj esploron, aktive prezenti proponojn kaj akceli rapidan kaj bonan disvolviĝon de la ekonomio kaj socio."

La ĉefa funkcio de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco estas interkonsiliĝi kaj konsultiĝi pri gravaj politikoj en politiko, ekonomio, socia vivo de la lando kaj elmeti opiniojn kaj proponojn. La atentataj problemoj kaj elmetitaj proponoj enkorpiĝas en proponoj de komitatanoj. Laŭ konigo, ĉifoja konferenco ricevis 4 700 proponojn, kiuj kovras eble ĉiujn flankojn de ekonomia, politika, kultura kaj socia konstruado. Vicestro de la propona grupo de la konferenco s-ino Zhang Yi diris, ke komitatanoj pleje atentas la popolan vivon.

"Problemoj pri popolana vivo estas ĉiam atentataj de komitatanoj, ĉar ili estas reprezentantoj el diversaj naciecoj, socirondoj kaj tavoloj, ili prezentis opiniojn laŭ sia propra spertado. Ekzemple, kuraca asekuro, socia bonstatigo, edukado, higieno, medi-ordado de la kamparo kaj multigo de enspezo de kamparanoj. "

Post la konferenco, komitatanoj el diversaj lokoj revenos al siaj propraj postenoj kaj plue esploros novajn proponojn favorajn al la ŝtato kaj la popolo, por prezenti ilin en la venonta konferenco. Pekina civitano s-ino Qu Wen, kiu ĉiam atentas la konferencon, diris deziron al la novaj komitatanoj.

"Mi esperas, ke unue oni establos efikan interkomunikan mekanismon por prezenti opiniojn de popolanoj, due, komitatanoj ludos sian rolon kaj vere tuŝos konkretan vivon kaj diversajn tavolojn de la socio por vere kompreni la popolanan vivon."

Aktive disvolvi politikan interkonsiliĝon, perfektigi demokratian superrigardan mekanismon kaj altigi efikecon de partopreno en politikaj aferoj estas direkto de la nova Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco en venontaj 5 jaroj. Specialisto de la Centra Lernejo de Komunista Partio de Ĉinio Li Junru diris, ke estontece, la Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco ludos pli grandan rolon en politika konstruado.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040