
Xi Jinping, viro, han-naciecano. Li naskiĝis en 1953. En 1974 li aliĝis al la Komunista Partio de Ĉinio. Dumofica esplorstudento, jura doktoro. Frue Xi Jinping laboris en la kamparo en la gubernio Yanchuan de la provinco Shaan'xi, poste lernis en la kemiindustria fakultato de ĉina Qinghua Universitato, de 1982, li laboris en Hebei kaj Fujian, servis kiel aganta estro de la provinco Fujian, sekretario de la kompartia komitato de la provinco Zhejiang kaj sekretario de la kompartia komitato de la municipo Ŝanhajo. De 2007, Xi Jinping servas kiel membro de Konstanta Komitato de la Politika Buroo sub la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj Sekretario de sekretariejo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio. |