china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

(foto)Wen Jiabao intervidiĝis kun raportistoj ĉinaj kaj alilandaj
(GMT+08:00) 2008-03-18 16:16:49

La 18-an de marto en Pekino fermiĝis la unua sesio de la ĉina 11-a Tutlanda Popola Kongreso. Post la fermo ĉina ĉefministro Wen Jiabao intervidiĝis kun raportistoj ĉinaj kaj alilandaj kaj respondis iliajn demandojn pri la disvolva vojo kaj atentataj problemoj de Ĉinio en la venontaj kvin jaroj.

Wen Jiabao diris, ke strebado al ekonomia stabila relative rapida disvolviĝo, profundigo de reformado de sistemoj ekonomia kaj politika, antaŭenpuŝo de egaleco kaj justeco de la socio kaj fortigo de konstruado de socialisma spirita civilizacio estas la kvar gravaj punktoj en lia pensado pri la estonteco.

Parolante pri la ĉina estonta disvolva celo, li diris, ke en la venontaj kvin jaroj la ĉina ekonomio ankoraŭ pli multe disvolviĝu, la popola vivo ankoraŭ pli multe altiĝu, la socio ankoraŭ pli multe progresu kaj la reformado kaj malfermo faru ankoraŭ pli grandan paŝon. En la kuranta jaro Ĉinio akcentos preventi la iom tro rapidan ekonomian kreskadon al tro varma, bremsi tro rapidan prezleviĝon kaj inflacion kaj garantii stabilan relative rapidan disvolviĝon de ekonomio.

Parolante pri la rilatoj inter la du bordoj de la markolo Taiwan, la ĉefministro reasertis la ĉinan starpunkton oponi kontraŭ la "plebiscito pri aliĝo al UN", kaj esprimis la volon kiel eble plej frue restarigi pacan intertraktadon inter la du bordoj, sub la premiso de unu Ĉinio. Li esprimis ankaŭ, ke la ĉeftero plue vastigos la skalon de ekonomia kaj komerca interfluo kun Taiwan, altigos la rangon de la kunlaboro kaj kiel eble plej rapide realigos rektajn komercadon, navigadon kaj poŝtadon inter la du bordoj.

Wen Jiabao diris, ke sufiĉe multe da faktoj pruvas, ke la batado, detruado, prirabado kaj bruligado en Lasao estas intence organizitaj kaj zorgeme agititaj de dalai-kliko. La ĉina registaro kapablas protekti la stabilecon kaj socian ordon de Tibeto kaj plue subtenos la ekonomian disvolviĝon kaj socian progreson de Tibeto.

Wen Jiabao diris ankaŭ, ke la ĉina popolo sincere esperas bone organizi la Olimpikojn kaj esperas fortigi la amikecon kaj kunlaboron kun diverslandaj popoloj, dank' al gastigado de la Olimpikoj.

Krome, li ankaŭ respondis demandojn pri ĉinaj reformado de la sistemoj politika kaj ekonomia, socia administrado, publika servado kaj similaj.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040