
Post kiam la totala produktvaloro de Tibeta Aŭtonoma Regiono superis 30 miliardojn da juanoj de renminbi en 2007, kaj la pohoma enlanda produktvaloro preskaŭ duobliĝis kompare kun tiu antaŭ 5 jaroj, prezidanto de la aŭtonoma regiono Qiangba Puncog esprimis, ke Tibeto eniris "oran periodon" de transira disvolviĝo.

Laŭ konigo, en la pasinta jaro tibeta financa elspezo duobliĝis kompare kun tiu en 2002 kaj forte garantiis bezonon de eduko, higieno, socia garantio kaj protektado de stabileco. Konsumado estas grava forto por akceli ekonomian kreskon de Tibeto. Nun deviga edukado, kuracsistemo de agrikultura kaj paŝta regionoj kaj minimuma vivgarantio jam kovras la tutan regionon.

|