De la antikveco Tibeto estas la integra parto de la ĉina teritorio. De pli ol 700 jaroj la centra registaro de Ĉinio plenumas jurisdikcion super Tibeto, tial Tibeto neniam sendependiĝis el Ĉinio.
Komence de la 20-a jarcento en la tibeta lingvo ne troveblis la vorto "sendependiĝo". En 1888 kaj 1903 Britio dufoje invadis Tibeton kun la intenco enigi Tibeton en la britan influsferon, tamen ĝi fine fiaskis pro la forta rezisto de tibetanoj. En 1904 la brita armeo perforte prenis Lasaon, kaj pro tio Dalai-lamao la 13-a rifuĝis aliloken. La brita armeo trudis al la loka registaro subskribi la Lasaan Konvencion, tamen ministro, sendita de la dinastio Qing al Tibeto, rifuzis subskribi la konvencion pro tio, ke la eksterafera ministerio de la dinastio Qing opiniis, ke la konvencio atencas la ĉinan suverenecon, tial abortis la konvencio. |