china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Tianjin
(GMT+08:00) 2008-04-28 16:51:22
Karaj amikoj, hodiaŭ ni konigos al vi ĉinan urbon Tianjin.

Tianjin estas unu el 4 municipoj de Ĉinio. Ĝi estas distanca de Pekino je 137 km, tial ankaŭ estas nomata pordo de la ĉefurbo. La 29-a olimpiko estos okazigita en Pekino en la jaro 2008 kaj 12 futbalaj konkursoj de la olimpiko okazos en la municipo Tianjin.

Tianjin faras preparan laboron por tiuj konkursoj ekde aprilo de 2005. S-ro Xie Delong, vicestro de Tianjin-a Sporta Buroo, diris al raportistoj:

"Post pli-ol-unu-jara laboro, fundamente finkonstruiĝis sporta stadiono kaj trejnejoj. Kriterio de Internacia Olimpika Komitato estas pli alta. Nia stadiono estas nove konstruita, tial laŭ desegnado, ĝi tute povas kontentigi postulojn de la olimpiko."

Li samtempe esprimis, ke dum konstruado de la stadiono, Pekina Olimpika Organiza Komitato elmetis iujn specialajn postulojn, ekzemple kiel oni desegnu prezidantejon kaj raportistejon. Cetere, laŭ postulo de la olimpiko, 4 trejnejoj devas kunesti kun la ĉefa stadiono. Tial, Labora Oficejo de Gvidantoj de Tianjin por Olimpiko faris strukturan reformadon al la stadiono kaj pliigis 4 trejnejojn. Nuntempe oni finkonstruis la stadionon kaj trejnejojn. Ankaŭ Tianjin estas filia konkursejo de ĉi-jara virina futbala monda matĉo, tial la matĉo fariĝos provo por la konkursejo.

Tianjin-a konkursejo havas karakterizon en akcepta servo, nome, oni translokos 5-stelajn hotelojn en la stadionon. Laŭ postulo de Pekina Olimpika Organiza Komitato, Tianjin invitos altrangajn manĝaĵajn entreprenojn en la stadionon por ke ili servu al spektantaro kaj amaskomunikiloj dum la olimpiko. Cetere, pretiĝis ankaŭ akcepta servo ekster la konkursejo.

"Ni kongruigis servon al konkurseja konstruado. Nun ni nur atendas ĝian funkciadon. Manĝado, loĝado kaj transportado estos fundamente kontentigaj post alveno de alilandaj gastoj."

Por garantii, ke konkursoj glate iru, Labora Oficejo de Gvidantoj de Tianjin por Olimpiko speciale fondis stadionan grupon kaj konkursan grupon. La unua respondecas protekti konkursejon kaj garantii, ke la stadiono ĉiam konformu al kriterio pri altnivelaj konkursoj. La lasta respondecas pri sekurec-garantio, tekniko, loĝistiko kaj pri sekureca kaj senbara irado de konkursoj. S-ro Xie Delong konigis, ke laŭ bezono de konkursoj, oni eble aldonos parton de volontuloj al konkursa grupo. Nuntempe, pli ol 40 000 homoj en Tianjin sin anoncis por aliĝi al olimpikaj volontuloj. 90% de ili estas universitataj studentoj. La cifero ege superis 300 difinitan de Pekina Olimpika Organiza Komitato.

Li samtempe esperis, ke aperos bona medio de sporto-amo kaj aktiva partopreno en olimpika sporto inter urbanoj de Tianjin. Li opiniis, ke tio estas la vera signifo, ke Tianjin entreprene okazigos olimpikajn futbalajn konkursojn.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040