Hu Jintao kaj Bunmei Ibuki
Posttagmeze de la 7-a de majo, en Tokio ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao respektive intervidiĝis kun gvidanto de japana Libera Demokratia Partio Bunmei Ibuki, delegito de Nova Komeita Partio Akihiro Ota, delegito de Demokratia Partio de Japanio
Hu Jintao kaj Ichiro Ozawa
Ichiro Ozawa, prezidanto de Japana Komunista Partio Shii Kazuo kaj gvidanto de Socia Demokratia Partio Mizuho Fukushima.
Hu Jintao kaj Shii Kazuo
Hu Jintao esprimis, ke Ĉinio kaj Japanio estas gravaj najbaroj. Disvolvi strategiajn reciproke favorajn rilatojn inter Ĉinio kaj Japanio konformas al la bazaj interesoj de la du landoj kaj la du popoloj, utilas al paco, stabileco kaj prospero de Azio kaj la mondo kaj ankaŭ estas komuna espero de la du popoloj kaj ĝenerala atendo de la internacia socio.
Hu Jintao kaj Mizuho Fukushima
Hu Jintao montris, ke la komuna deklaro publikigita de Ĉinio kaj Japanio pri ampleksa antaŭenpuŝo de strategiaj reciproke favoraj rilatoj estas la 4-a politika dokumento inter la du landoj. La deklaro havas gravan gvidan efikon por disvolvi rilatojn inter Ĉinio kaj Japanio. Ĉinio volontas fari penadon kune kun Japanio, multigi politike reciprokan konfidon, fortigi interfluon kaj kunlaboron en diversaj kampoj, krei novan situacion de ampleksa disvolviĝo de reciproke favoraj rilatoj inter la du landoj kaj kune antaŭenpuŝi la rilatojn.
Hu Jintao kaj Akihiro Ota |