Posttagmeze de la 14-a de majo, iu taĉmento de milita regiono de Chengdu kunportanta radiotelefonon per helikoptero surteriĝis al Wenchuan kaj pliboniĝas loka telekomunika stato. Almenaŭ tri helikopteroj kun materialoj surteriĝis en Wenchuan.
Posttagmeze de la 13-a de majo, 30-homa avangarda taĉmento piediris en la urbeton Yingxiu de la gubernio Wenchuan kaj savis 300 vunditojn.
Vespere de tiu tago, 200 armitaj policanoj atingis Wenchuan kaj rapide disvolvis prisavan laboron. |