La centra financo de Ĉinio jam decidis doni subvencion de 600 juanoj ĉiumonate al orfoj, senparencaj maljunuloj kaj handikapuloj en tertremo de Wenchuan de Sichuan, por garantii ilian bazan vivon.
La 20-an de majo, ĉina financa vicministro Jiang Li konigis en la gazetara konferenco okazigita de la novaĵ-oficejo de ĉina Ŝtata Konsilantaro en Pekino, ke nun 124 orfoj, senparencaj maljunuloj kaj handikapuloj estis trovitaj. En la estontece, la provinco Sichuan denove konstruos iujn bonstatigajn instalaĵojn por vivtenigi iujn orfojn, senparencajn maljunulojn kaj handikapulojn. |