china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Ĉina kapablo kontraŭ katastrofo laŭ ĉifoja savado en Wenchuan
(GMT+08:00) 2008-05-21 15:25:34

Ĉifoja savado kontraŭ la tertremo ankaŭ manifestas ĉinan altefikan agadan kapablon. En tia stato kun malica klimata kondiĉo kaj serioze ruinigitaj vojoj, ĉinaj savaj taĉmentoj kaj grupoj konkeris eksterordinarajn malfacilaĵojn kaj plenumis akuratan kaj efikan savadon. Laŭ nekompleta statistiko, pli ol 110 000 ĉinaj armeanoj kaj armitaj policanoj aliĝis al la savado kontraŭ la tertremo. Ĝis la 16-a horo de la 18-a de majo, jam saviĝis 36 563 homoj.

Per la tertremo, Ĉinio ankaŭ eksponas sian kapablon kolekti kaj publikigi informojn. 10 minutojn post la tertremo, Ĉina Sismologia Administracio rapide publikigis informon kaj ankaŭ sciigis la informon pri malsamgradaj tertremoj en diversaj lokoj. Koncernaj departementoj de la provinco Henan, Guizhou kaj Guangdong sugestis al popolamasoj staton pri la tertremo per poŝtelefona mallonga mesaĝo, televida kaj radia programeroj. Ĉinaj ĉefaj televidaj stacioj faras nerompatan disaŭdigon pri tuta procezo de savado kaj diversaj amaskomunikiloj kaj retejoj akurate publikigas plej freŝajn informojn pri savado. Dank' al akurata publikigo de aŭtoritataj informoj, la publiko rapide scias veron kaj tio evitas maltrankvilon."

Laŭ publika opinio, ĉina rapida kaj altefika savado kontraŭ la tertremo unue dependas de ekonomia kaj sciencteknika efektivaj fortoj kolektitaj de Ĉinio en tridek jaroj post la reformado kaj malfermo. Kun tiel solidaj efektivaj fortoj kiel apogoj, Ĉinio povas mobilizi tiel grandan socian forton en mallonga tempo.

Ĉina rapida savado ankaŭ kuŝas en plibonigita sistemo. En la pasinta jaro, Ĉinio pasigis "Leĝon por Trakti Abruptajn Eventojn de Ĉina Popola Respubliko" kaj la leĝo difinas devon de la registaro kaj konstruis lokan oficejon por provizora savado. Cetere de la 1-a de majo de la kuranta jaro, oficiale funkcias "Leĝo pri Publikigo de Registaraj Informoj de Ĉina Popola Respubliko". Funkciigo de tiuj leĝoj garantias fluecon kaj malkaŝecon de informoj. Sinjoro Peng Zongchao, fakulo pri provizora administrado de Publik-Administra Instituto de ĉina Qinghua-a Universitato diris:

"Rapida kaj efika respondo de la ĉina registaro al la tertremo havas rilatojn kun ĉina klopodo en konstruo de provizora sistemo en la lastaj jaroj. Ekzemple informoj akurate estis publikigitaj kaj tio kontentigis bezonon de la popolamasoj pri posttertremaj informoj."

Laŭ savado ĝis nun, la ĉina registaro manifestas maturecon en responda rapideco, socia mobilizo kaj informa publikigo. Ĝi ne nur donas kontinuan helpon al popolanoj en regionoj plagitaj de la tertremo, sed ankaŭ inspiras la ĉinan publikon memfide kaj kuraĝe batali kontraŭ la tertremo. Fronte al la katastrofo, la ĉina socio tenas stabilecon kaj ĉio ĉi tio enkorpigas fortiĝon de kapablo de la ĉina registaro.

La ĉina registaro estas laŭdata de la internacia socio pro sia savado kontraŭ la tertremo. Proparolantino de Monda Higiena Organizo havas memfidon pri ĉina savada laboro. Ŝi diris:

"Ĉinio estas granda lando kaj havas sperton pri savado kontraŭ katastrofo. Ankaŭ troviĝas multaj koncernaj fakuloj. Mi kredas, ke Ĉinio kapablas bone trakti posttertreman laboron."

Nun Ĉinio ankoraŭ prenas rimedojn por tutforte disvolvi savadon.


1 2
Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040