china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Ni Kune Ekzistu
(GMT+08:00) 2008-05-28 19:11:35

Sonas aplaŭdado en la Nacia Kultura Palaco, tio estas saluto al la respekta maljunulo. 50-jara Fang Qingzhuo diris, ke post la tertremo, ĉiutage ŝi estas kortuŝita de ĉi tiaj rakontoj, kaj ĉiutage ŝi preĝas por popolanoj en plagitaj lokoj. Ŝi diris:

"Ĉi tia firma kaj kontribua spirito de popolanoj en plagitaj lokoj impresis kaj emociis min. Ekzemple, iu instruisto per sia korpo protektis 4 lernantojn, iu patrino per sia vivo protektis sian infanon, kiam la infano estas savita el ruinaĵoj, li ankoraŭ dolĉe dormis, en la litaĵo de la infano, savistoj trovis poŝtelefonon kaj sur ekrano de la poŝtelefono estas ĉi tia vorto 'Bebo, se vi povos vivi, memoru, ke via patrino amas vin.' Dum la kontraŭkatastrofa kaj sava procezo, elstare montriĝis forto de homoj kaj ilia amo. Ankaŭ armeanoj emociis min. Ili naskiĝis en la 80-aj aŭ 90-aj jaroj de la lasta jarcento, estas infanoj laŭ mi, ilia kreska medio estas bona, subite travivis la provon, ili neniam pensis, sed ili defias provon kaj kuraĝas. Mi sentis, ke oni devas doni militan meriton al ĉiuj armeanoj."

Same partoprenanta en la volontula prezento, aktoro Jiang Kun foje kaj refoje babilis pri armeanoj, la plej amataj homoj. Li diris:

"Antaŭ unu monato, mi kaj miaj amikoj babilis pri distanco inter la homoj, naskiĝintaj en la 80-aj kaj 90-aj jaroj de la lasta jarcento, kaj ni, naskiĝintaj en la 50-aj jaroj de la lasta jarcento, tiam ni sentis, ke la distanco estas pli kaj pli granda, ni ne povas kompreni ilian parolon, ankaŭ ili ne povas kompreni nin. Sed antaŭ la katastrofo, niaj koroj proksimiĝis, multaj infanoj emociis min, malgraŭ vivdanĝero ili faras savadon kaj senegoisman kontribuon. Tial, kvankam ekzistas malintimeco inter ni kulture, tamen ne ekzistas distanco en la celo de konstruo kaj strebo por la patrolando."

Kiaj la armeanoj estas kaj kiel ili emociis Ĉinion? Nun bonvole aŭskultu rakonton "Mi savu ankoraŭ unu!", luditan de ĉina fama dublistino Liao Qing.

"La 13-an de majo, la duan tagon post la tertremo en Wenchuan, raportistino el Mianzhu rakontis sian travivaĵon. Ĉe elementa lernejo, ŝi vidis neforgeseblan scenon. Pli ol duono de domo de la lernejo disfalis, pli ol cent infanoj estis premitaj. Savistoj savis pli ol dek infanojn, ili havas nur unu penson: rapide, rapide savu infanojn. Sed, en la ŝlosila tempo, refoje disfalis la domo. Tiam savado en ruinaĵoj estis danĝera, eĉ ili pagos sian vivon. Komandisto ordonis retiron el ruinaĵoj kaj post stabiliĝo de ruinaĵoj eniri refoje, ĝuste tiam, iu armeano kriis: Infanoj, infanoj vivaj! Kelkaj armeanoj refoje eniris en ruinaĵojn malgraŭ danĝero, reokazis disfalo, kolegoj tiris la armeanojn, fine la armeanoj estis tiritaj al sekura loko. Iu armeano subite genuiĝis kaj kriis: 'Permesu, ke mi resavu alian infanon, mi povas savi alian!' Sed, disfalo okazis foje kaj refoje. Fine, la infanoj estis elfositaj, sed nur unu vivas. La armeanoj ĉirkaŭbrakis la unikan postvivanton kaj kuris al tendo, ĉiuj homoj ploris. Ĝuste kiam okazis tertremo, iuj forgesis mortigan danĝeron, forgesis sian vivon kaj savis infanojn. En savado, por pli da homoj vivu, iuj forgesis danĝeron, faris riskon kaj ĵetis sin en ruinaĵojn. Pro la subita katastrofo, homoj falis en senhelpan staton, sed la mondo plenas de amo kaj montriĝis bela pro unu kaj alia kortuŝaj rakontoj."


1 2
Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040