Alarmas la ambulanco, tio aludas, ke ĉinaj medicinistoj, savantoj, transportantoj rapidis al la plagita loko por savi la vunditojn. Post la tertremo en Wenchuan, la medicinistoj de diversaj lokoj, inkluzive de Hongkong, Aomeno kaj Taiwan, rapidis al la plagita loko. Ili faras savadon kaj kuracadon kaj rapidigis la riparadon de vojoj, transportis la materialojn, disdonis la prisavajn objektojn. En la plagita loko, ĉiutage ni povas vidi ilin, okupatan en savado. Cetere, la ĉindevenuloj kaj ĉinaj elmigrintoj en eksteraj landoj sinsekve donis monhelpon kaj materikontribuadon. Ili ja estas la granduloj menciitaj de Ban Ki-moon.
1 2 3 4 5 6 |