china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Fraŭlino bruliganta fajron pri "transcendo, kunfandiĝo kaj kunĝuo"
(GMT+08:00) 2008-09-05 17:31:34

En la 28-a de aŭgusto, torĉo de la Pekinaj Paralimpikoj en 2008 ekbrulis en pekina Ĉiela Altaro kaj tiel komenciĝis stafetado de la paralimpika torĉo en Ĉinio. Dum la Pekinaj Paralimpikoj, fajro simbolanta "transcendon, kunfandiĝon kaj kunĝuon" lumigas vojon por handikapaj sportistoj. Kiel reprezentanto de 83 milionoj da handikapuloj en Ĉinio, Jiang Xintian, mimika prezidanto de Ĉina Handikapula Arta Ensemblo, , per sia sperto en bruligo de la paralimpika torĉo, perfekte enkorpigas sloganon de la Pekinaj Paralimpikoj pri "transcendo, kunfandiĝo kaj kunĝuo".

Kiam Jiang Xintian bruligis torĉon de la Paralimpikoj, neniu en la mondo estas pli emociiĝa ol ŝia patrino, ŝia patrino estas altnivela instruisto Zhao Lin en iu elementa lernejo de la urbo Qingdao de la provinco Shandong. Du tagojn post bruligo de la torĉo, Zhao Lin ankoraŭ estas emociiĝa rememorante la momenton:

"Tiam mi kriis kun neretenebla sento kaj forte emociiĝis! Mi eĉ ne povis min regi, sed ploris per larmoj."

Jiang Xintian trafis surdecon pro injekto de tro multa antibiotiko en la 1-jara aĝo kaj de tiam ŝi vivas en neaŭdebla mondo. Kiel patrino, Zhao Lin maltrankviliĝis kaj eĉ malesperis pri estonteco de sia filino, tamen la filino manifestas fortan individuan temperamenton kaj memhelpan kapablon kaj tio kortuŝas la patrinon:

"Kiam ŝi estis 2-jara, ŝi prenis mian monujon kaj aĉetis du suĉglaciaĵojn. Ŝi sukcesis en aĉetado kaj ne perdis la manujon. Mi pensis, ke ŝi imitas adolton por kontakti la socion."

De tiam Zhao Lin intence donis pli da socikontaktoj al la filino. Ŝi ofte lasis al Jiang Xintian aĉeti ĉiutagajn uzaĵojn se tio estis necesa. Kvankam Jiang Xintian perdis aŭdpovon, tamen ŝi estas pli kaj pli memfida kaj forta en kontakto kun socio kaj popolamasoj. Vizitinte elementan lernejon kaj mezlernejon, ŝi ĉiam estis eminenta lernanto kaj gajnis premion en ĉiu jaro; ŝi ofte partoprenas en aktivadoj organizataj de Eduka Buroo de la urbo Qingdao kaj Federacio de Handikapuloj kaj estas aprobata kaj laŭdata de la publiko.

Tago post tago, Jiang Xintian sukcesis en aliĝo al la socio kaj ŝia sukceso grande superas atendon de la patrino. Zhao Lin maltrankviliĝis pri interfluo de la filino kun la ekstera mondo kaj nur esperis, ke Jiang Xintian fariĝu fasona projektisto. Laŭ la patrino, silenta projektado de fasono estis kontentiga. Tamen Jiang Xintian kun sendependa temperamento elektis sian vojon. En 2003, ŝi sin anoncis por partopreni en konkurso pri Universala Fraŭlino kaj per beleco, memfideco kaj bonkoreco, ŝi estis en la 6-a loko en stacio de Ĉinio kaj estis atentata de la mondo. Ŝi havas sonĝon aliĝi al la Ĉina Handikapula Arta Ensemblo kaj la ensemblo atentas la fraŭlinon. Tiel Jiang Xintian fariĝis mimika prezidanto de la ensemblo. Dum prezentado en Korea Respubliko en marto de 2004, ŝi estis laŭdata de diversaj flankoj. Post tio, ŝi faras prezentadon ekster Ĉinio en ĉiu jaro kaj vidas la mondon:

"Ŝi vidas la mondon per siaj propraj okuloj. Ŝi partoprenis en konkurso pri Universala Fraŭlino, faris prezentadon en Nacia Amuza Vespero organizita de Ĉina Centra Televida Stacio en 2005 kaj en ferma ceremonio de la Atenaj Paralimpikoj en 2004 kaj ankaŭ estis aŭdiencita de ĉina ŝtata prezidanto kaj alilandaj gvidantoj."

Tamen Jiang Xintian ne estas kontenta pri tio. Parolante pri la estonteco, ŝi diris al raportisto:

"Mia idealo estas tio, ke mi glate pasigu ekzamenon de universitato kaj diplomiĝu. Mi ĉiam volas liveri helpon al handikapuloj."

Fakte ŝi ja tiel agadas. Per partopreno en aktivadoj de Paralimpikoj, ŝi eksponas ĝojecon, belecon kaj memfidecon de ĉinaj handikapuloj al la mondo.

"Informiĝinte, ke mi havas bonŝancon partopreni en aktivado kolekti sanktan fajron por la Pekinaj Paralimpikoj, mi silente serĉas la senton en ĉiu tago, ĉar mi estas surda, tial mi devas serĉi la senton per mia koro."

Jiang Xintian refoje sukcesis. Ŝi per eleganta korpa movado, ĝuste eksponas purecon, solenecon kaj virinecon de ĉina handikapulino, kiu estas delegito de fajro-kolekto de la Pekinaj Paralimpikoj. Nun Jiang Xintian atendas inaŭguron de la Pekinaj Paralimpikoj. La Atenaj Paralimpikoj en 2004 lasis al ŝi profundan impreson kaj fenomeno pri naĝado de sportisto sen brakoj, profunde kortuŝas ŝin. En la Pekinaj Paralimpikoj, multaj aktoroj de la Ĉina Handikapula Arta Ensemblo kaj pluraj amikoj de Jiang Xintian partoprenos en inaŭgura kaj ferma ceremonioj. Tial Jiang Xintian havas sian esperon pri la Paralimpikoj:

"Ni ne estas malfeliĉaj, sed estas maloportunaj. Same kiel normalaj homoj, ni strebas al sonĝo kaj deziras realigi propran valorecon. Mi esperas, ke post fino de la Paralimpikoj, handikapuloj ankoraŭ estos atentataj."

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040