china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Hu Jintao aranĝis bankedon por bonvenigi gastojn al paralimpikoj
(GMT+08:00) 2008-09-06 21:02:44

Karaj amikoj, tagmeze de la 6-a de septembro en la pekina Popola Halo ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao aranĝis bankedon por bonvenigi internaciajn honorindajn gastojn ĉeestontajn al inaŭguro de la Pekinaj Paralimpikoj. En la bankedo Hu Jintao faris parolon. Li diris, ke la ĉina registaro kaj la ĉina popolo estas memfidaj por okazigi distingajn kaj altnivelajn paralimpikojn, kaj esperas, ke la paralimpikoj fariĝu la scenejo akceli reciprokan komprenon kaj amikecon inter diverslandaj handikapuloj kaj restigu valorajn spiritajn heredaĵojn al la monda handikapula sporto. Bonvolu aŭskulti detalan raporton!

Tagmeze de tiu ĉi tago en la prezentado de oficistoj pri etiketo gastoj ĉeestontaj al inaŭguro de la paralimpikoj sinsekve iris en la Popolan Halon. Hu Jintao kaj lia edzino manpremis kun ĉiuj gastoj. Al Pekino venis Philip Craven, prezidanto de Internacia Paralimpika Komitato, Juan Antonio Samaranch, honora prezidanto de Internacia Olimpika Komitato, Luksemburga kronprinco, ĉefministro de Korea Respubliko kaj aliaj ĉirkaŭ 80 membroj de reĝaj familioj kaj politikaj gravuloj de diversaj landoj. Antaŭ inaŭguro de la paralimpikoj Pekino refoje fariĝis fokuso de la mondo.

Tuj post komenciĝo de la bankedo Hu Jintao esprimis varman bonvenigon al honorindaj gastoj el diversaj partoj de la mondo. Li diris: "En la nomo de la ĉina registaro kaj la ĉina popolo, mi varme bonvenigas ĉiujn gastojn al la Pekinaj Paralimpikoj, kaj kore dankas amikojn, kiuj faris kontribuon por la Pekinaj Paralimpikoj!"

Hu Jintao diris, ke de la 1960-aj jaroj post la 1-a Paralimpikoj, pro la kuna klopodo de la internacia socio paralimpikoj jam fariĝis grava kultura kaj sporta kunveno, akcelanta la reciprokan komprenon kaj amikecon de la homaro kaj disvolviĝon de la monda civilizacio; partoprenante paralimpikojn, diverslandaj handikapuloj montras la memfidon kaj memstarecon kaj atingas la celon defii sin mem kaj strebi por valoro de la vivo; kaj la paralimpika movado instigas handikapajn kaj ordinarajn homojn akordiĝi en la monda familio, kune ĝui sociajn rajtojn kaj konstrui harmonian mondon.

Hu Jintao esprimis, ke en Ĉinio estas 83 milionoj da handikapuloj; la ĉina registaro kaj la ĉina popola delonge atentas la aferon de handikapuloj kaj prenas politikojn kaj rimedojn por antaŭenpuŝi kompletan disvolviĝon de la handikapula afero; okaze de la paralimpikoj Ĉinio klopodos plu por protekti la rajtojn kaj interesojn de handikapuloj. Li diris: "Profite de la Pekinaj Paralimpikoj, ni plue sin dediĉos al protektado de rajtoj kaj interesoj de handikapuloj kaj garantios, ke handikapuloj egale partoprenu en la socia vivo kaj kunĝuu fruktojn de ekonomia kaj socia disvolviĝo."

Hu Jintao esprimis, ke Ĉinio jam plenforte faris preparadon por la paralimpikoj. Li diris: "De la jaro 2001 post kiam Pekino gajnis la rajton okazigi la paralimpikojn, pro la forta subteno de Internacia Paralimpika Komitato kaj internacia socio la ĉina registaro kaj la ĉina popolo zorge plenumis sian solenan promeson al la internacia socio, kaj laŭ la postulo, ke la du eventoj brilu same, plenforte faris preparadon por la paralimpikoj. Mi kredas, ke subtenate de Internacia Paralimpika Komitato kaj internacia socio ni certe okazigos distingajn kaj altnivelajn paralimpikoj."

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040