Karaj amikoj, okazigo de la Pekinaj Paralimpikoj forte antaŭenpuŝas la konstruadon de senobstaklaj instalaĵoj en ĉinaj urboj kaj akcelas efektivigon de publikaj administraj rimedoj avantaĝaj al handikapuloj. La paralimpikoj konsciigas al ĉinoj la socian postulon de handikapuloj kaj prezentas al la mondo progreson de la ĉina socio en humanisma zorgo.
Por realigi belan turniĝon de la olimpikoj al la paralimpikoj kaj plenumi per praktika ago la promeson, ke la paralimpikoj brilu same kiel la olimpikoj, la Pekina Olimpika Organiza Komitato direktas sian atenton al la paralimpikoj tuj post fermo de la olimpikoj; laborantoj, volontuloj kaj komercaj partneroj de la olimpikoj estis ŝanĝitaj al la paralimpikaj; kaj oni fiksis grandan nombron da senobstaklaj instalaĵoj en konkursejoj.
Inspektante la pekinan preparadon por la paralimpikoj, Philip Craven, prezidanto de Internacia Paralimpika Komitato, diris, ke li kredas, ke la Pekinaj Paralimpikoj brilos same kiel la olimpikoj. Li diris: "Ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao publike esprimis, ke la Pekinaj Paralimpikoj brilos same kiel la olimpikoj. Necesas agado por plenumi la promeson, fakte en ĉiu tago ni povas vidi multajn agojn, kiuj sciigas al ni, ke la du eventoj certe brilos same."
Deng Pufang, vicprezidanto de la Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco, prezidanto de Ĉina Handikapula Asocio, plenuma vicprezidanto de la Pekina Olimpika Organiza Komitato, diris, ke en la jaro 2008 Pekino sentigos al la tuta mondo progreson de la humanisma spirito kaj la humanisma olimpika ideo en Ĉinio, kaj la tuta mondo spektos grandiozan celebran ceremonion por civilizacio kaj progreso de la homaro.
Por helpi al handikapuloj ĝui plezuron el la olimpika movado same kiel ordinaraj homoj, Pekino praktikis la senobstakligan projekton en konkursejoj, servado por amaskomunikiloj, loĝado kaj trafiko. Tiuj ĉi rimedoj enkorpigas la amon al handikapuloj, spegulas la ĉinan progreson en la humanisma zorgo kaj ankaŭ manifestas ĉinan ideon pri humanismaj olimpikoj.
En Ĉinio la zorgo kaj helpo al handikapuloj fariĝis bona atmosfero, kaj okazigo de la paralimpikoj sendube fortigos la atmosferon. Wang Bingyang, vicdirektoro de la Paralimpika Sekcio de la Pekina Olimpika Organiza Komitato, diris: "La diferenco inter olimpikoj kaj paralimpikoj konsistas en tio, ke paralimpikoj pli multe atentas ne la gajnon de oraj medaloj, sed la partoprenon. Deng Pufang, prezidanto de Ĉina Handikapula Asocio, diris, ke la sukceso ne dependas de la gajno de oraj medaloj, tamen li pli multe atentas zorgon kaj respekton de la socio al handikapuloj."
Okazigo de la paralimpikoj liveras al la ĉina socio bonan ŝancon por ke oni pli profunde sentu la socian postulon de handikapuloj, kaj pluapaŝe altigos la humanisman zorgon de la ĉina socio, ĉar tio estas necesa al la kompleta progreso de la ĉina socio. La ĉina registaro esprimis, ke diversaj publikaj administraj rimedoj, lanĉitaj speciale por la paralimpikoj, estos praktikataj dum la paralimpikoj kaj longdaŭre efikos.
Nivelo de la servo al handikapuloj spegulas civilizacion de la lando kaj socio. La paralimpioj liveras al Ĉinio la platformon por montri civilizacion kaj humanisman zorgon. Ni devas ne nur laŭdi handikapulojn pro ilia penado en la paralimpikoj, sed ankaŭ introspekti kiel levi la konscion servi al handikapuloj. |