china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Glate iras ĉiuj laboroj de Pekinaj Paralimpikoj en unua tago
(GMT+08:00) 2008-09-07 17:03:03

La 7-a de septembro estas la unua tago de Pekinaj Paralimpikoj, ĉio funkcias bone kaj iras glate en stadionoj, laboro de amaskomunikiloj kaj trafiko. Nun bonvole aŭskultu nian detalan raporton.

Vespere de la 6-a de septembro en la Pekina Ŝtata Stadiono, solene inaŭguriĝis Pekinaj Paralimpikoj de 2008. La spektantoj donis altan takson al la inaŭgura ceremonio. S-ro Jose Palleres el Hispanio diris al raportisto, ke laŭ lia opinio Pekinaj Paralimpikoj certe brilos same kiel la ĵus fermitaj Pekinaj Olimpikoj. Li diris:

"La inaŭgura ceremonio estas mirinde ĉarma, kaj mi tre ĝojas. Laŭ ia senco la paralimpikoj estas ankoraŭ pli forte inspiraj kaj kuraĝigaj, ĉar paralimpikaj sportistoj devas oferi pli grandan penadon. Pekinaj Olimpikoj levis la olimpikojn ĝis pli alta nivelo, tial mi kredas, ke la sekvantaj paralimpikoj estos pli brilaj, evidente por tio Pekino multe kontribuis."

Ĝuste kiel s-ro Jose Palleres diris, antaŭ longe Pekino komencis preparadon por la paralimpikoj. En mallonga tempo de dekkelkaj agoj post la fermo de Pekinaj Olimpikoj, Pekino glate plenumis turniĝadon de diversflankaj laboroj, kaj strebas por realigi "saman brilecon de ambaŭ la olimpikoj kaj la paralimpikoj."

En la sekvantaj 11 tagoj, pli ol 4 mil sportistoj el diversaj mondpartoj partoprenos en paralimpikaj matĉoj de 20 sportaj kategorioj. En la 7-a de septembro, la unua tago de Pekinaj Paralimpikoj, startis matĉoj de pafado, naĝado, stadiona biciklado, ĵudo ktp, kaj jam naskiĝis la unua ora medalo de ĉifojaj paralimpikoj en la virina 10-metra aerfusila pafo staranta ( por gamb-kripluloj). La ĉampiono estas slovaka sportistino Veronika Vadovicova, kaj ŝi laŭdis, ke la instalaĵoj de paf-konkursejo estas kompletaj, servado zorgema kaj kontentiga por ŝi." Ŝi diris:

"Ĉi tie mi sentas min tre bone, kaj ĉio estas en ordo, ankaŭ volontuloj estas tre amikaj, mi estas kontenta."

Ankaŭ diverslandaj ĵurnalistoj sin ĵetis en la novraŭndan okupitan laboron, kaj ĉie vidiĝas iliaj hastaj figuroj. Kiamaniere oni garantiu ilian glatan laboron, tio estas unu el gravaj taskoj de la organiza laboro de Pekinaj Paralimpikoj. S-ino Hu Liu, oficistino de la ĉefa informa centro de la paralimpikoj, diris al raportisto, ke kiam ĵurnalistoj elmetas demandojn aŭ konsultojn, la centro faras bonkvalitan kaj altefikan servon al ili, por helpi ilin solvi problemojn en la plej mallonga tempo. Ŝi konigis, ke antaŭ la inaŭguro de la paralimpikoj, la ĵurnalistoj ĉefe bezonis la amaskomunikilan servadon en la centro, kaj post la inaŭguro, iliaj demandoj pli multe rilatas al iliaj raportado kaj intervjuado, ekzemple la demando pri regulaj aŭtobusoj inter diversaj konkursejoj.

Laŭ konigo, de la ĉefa informa centro ĝis diversaj konkursejoj ĉiutage funkcias 400 aŭtobusoj sur 24 trafikaj linioj, tio povas plene garantii akuratan veturadon de amaskomunikilaj ĵurnalistoj al diversaj konkursejoj. Krome almenaŭ 20 taksioj ĉiumomente atendas ekster la ĉefa informa centro por porti ĵurnalistojn tien, kien ili volas. Cetere, funkcias ankaŭ 17 senbaraj olimpikaj publik-trafikaj linioj en la urbo.

En sia inaŭgura parolo, s-ro Philip Craven, prezidanto de la Internacia Paralimpika Komitato, diris, ke Pekinaj Paralimpikoj estas senprecedence grandskalaj, kaj estas mejloŝtono en la paralimpika historio. Li diris ankaŭ, ke Pekinaj Olimpikoj estis senkompare brilaj, ankaŭ Pekinaj Paralimpikoj certe sukcesos kaj same brilos.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040