china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Du Jianping gajnis ormedalon unuan por ĉina delegacio
(GMT+08:00) 2008-09-08 14:12:08

Posttagmeze de la 7-a de septembro en la Nacia Naĝcentro okazis finalo de la vira 100-metra kraŭlo de la klaso S3 kadre de la paralimpika naĝkonkurso. Ĉina sportisto Du Jinaping gajnis la oran medalon kaj kreis mondan rekordon per la rezulto de 1 minuto kaj 35,21 sekundoj.

En la finalo de la vira 100-metra kraŭlo de la klaso S3 ĉina sportisto Du Jianping rompis la mondan rekordon kaj gajnis la oran medalon. Tio estas la unua ormedalo, gajnita de la ĉina delegacio el la Pekinaj Paralimpikoj.

Post la finalo Du Jianping diris al raportisto, ke li sendormiĝis en la lasta nokto. La raportisto diris, "Saluton, Du Jianping! Ni gratulas vin! Kian opinion vi havas pri via prezentado en la finalo?" Du Jianping respondis, ke li sendormiĝis en la lasta nokto, tamen li bone ludis en la finalo.

Du Jianping venis el la provinco Zhejiang. Li gajnis orajn medalojn de la 50-metra dorsonaĝado kaj 150-metra miksnaĝado de la klaso S3 el la Atenaj Paralimpikoj, 2004, tamen li ne sukcesis en la 100-metra kraŭlo. Reveninte el Ateno li ĵuris gajni tiun ĉi ormedalon, kaj pro tio diligente trejniĝis en la pasintaj 4 jaroj. Li diris, "Akvo ŝtopis mian trakeon kaj preskaŭ sufokis min precipe en la lastaj 25 metroj de la finalo, tiam ukrajna sportisto proksimiĝis al mi, kaj mi streĉiĝis. Spite al ĉio mi penis per ĉiuj fortoj."

Pro la bona rezulto Du Jianping gajnis admiron de lia rivalo, greka sportisto Kostakis Ioannis, posedinto de la monda rekordo. Kostakis Ioannis diris, "Mi sentas, ke mi bone ludis, kaj mi estas kontenta pri mia rezulto, kvankam mi ne povas gajni medalon. Mi penos en la sekvaj matĉoj. Du Jianping naĝis tre rapide kaj atingis bonan rezulton."

Ĝis nun Du Jianping jam gajnis 3 orajn medalojn el paralimpikoj. Ĉi-foje li partoprenos matĉojn de la 50-metra dorsonaĝado, 50-metra kraŭlo kaj 200-metra kraŭlo de la klaso S3. Parolante pri la sekvaj matĉoj li diris, "Mi partoprenos ankoraŭ 3 matĉojn kaj plenforte klopodos por atingi bonan rezulton."

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040