china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Intervjue al prezidanto de Internacia Paralimpika Komitato
(GMT+08:00) 2008-09-10 14:33:44

En Pekino handikapuloj el diversaj landoj de la mondo kunstreĉas fortojn en intensa konkursado de la paralimpikoj. Philip Craven, prezidanto de Internacia Paralimpika Komitato, navedas inter diversaj konkursejoj kaj dediĉas grandan atenton al progreso de la paralimpikoj. Antaŭ nelonge li akceptis intervjuon de nia raportisto. Li diris: "La paralimpikoj estas tre malfacile kredeblaj, precipe la inaŭguro forte skuis min. Transcendo, akordigo kaj kunĝuo! Mi povas facile kompreni la ĉeftemon de akordigo kaj kunĝuo, tamen mi pripensas la vorton "transcendo", ĉu ĝi rilatas al paralimpikoj. La inaŭguro komprenigis al mi sencon de la vorto.

Por sukcese okazigi la paraplimpikojn, Pekino dediĉis grandan energion al konstruado de infrastrukturo kaj senobstaklaj instalaĵoj. Laŭ Philip Craven, instalaĵoj kaj konkursejoj, konstruitaj por la paralimpikoj, atingis kaj eĉ superis la postulatajn normojn de Internacia Paralimpika Komitato. Li diris: "Ili tute kontentigis la postuladon de Internacia Paralimpika Komitato, kaj laŭ iuj detaloj ili eĉ superis la postulatajn. Se vi babilus kun sportistoj en la paralimpika vilaĝo aŭ observus ilin, ili estas tre kontentaj pri senobstaklaj instalaĵoj, manĝaĵoj kaj trafiko. La matĉoj estas multe pli facilaj, kiam vi estas kontenta pri loĝkondiĉoj. Konkursejoj estas tre bonkvalitaj. Nun mi estas en la ĵudhalo, kiu estas plena de spektantoj. Ĉio ĉi estas postulata de mi, do, al kio alia mi strebus ankoraŭ? Konkursoj en Pekino estas tre sukcesaj, kompreneble ankaŭ tiuj en Qingdao kaj Hongkong."

Delonge oni atentas la demandon, ĉu paralimpikaj sportistoj povus ricevi monhelpon kaj sponsoradon same kiel la olimpikaj? Philip Craven opinias, ke la disvolvaj manieroj en multaj landoj estas lernindaj. Li diris: "Mi prenu Brition kiel la ekzemplon, ĉar mi estis efektiviga direktoro de la brita rulseĝa basketbalteamo ĝis la jaro 2001. Se sportistoj povas plene montri siajn latentfortojn en olimpikoj aŭ paralimpikoj, ilipovas ricevi similan sponsoradon. Ankaŭ aliaj landoj prenas similan manieron. Ekzemple, similan politikon havas ankaŭ Ukrajno, Aŭstralio kaj Kanado. Pro rapida disvolviĝo de la paralimpika afero registaroj kaj sponsoroj traktas paralimpikojn same kiel olimpikojn."

Philip Craven aldonis, ke alia grava faktoro de la rapida disvolviĝo de paralimpikoj estas monhelpoj el kompanioj kaj individuoj. Li diris: "Nia ĝenerala politiko estas subteni membrojn de Internacia Paralimpika Komitato kaj 4 plejfrue kontraktitaj sportaj asocioj. Sponsorado estas tre grava por ni. De la lastaj 4 jaroj multaj sponsoroj pli kaj pli forte interesiĝas pri paralimpikoj. Ni fiere vidas, ke merkatado de la paralimpika movado kaj paralimpikoj pliboniĝas kaj havas grandan potencialon."

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040