china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Ĉina Handikapula Artista Trupo
(GMT+08:00) 2008-09-11 11:52:20

Ĉina Radio Internacia! Karaj amikoj, en la fermo de la Atenaj Paralimpikoj antaŭ 4 jaroj, oni ekmemoris la Ĉinan Handikapulan Artistan Trupon pro ĝia prezentado "Milmana Avalokitesvaro", ankaŭ la trupo sin ligas kun Paralimpikoj. En la inaŭguro de la Pekinaj Paralimpikoj, ĉie videblis la artistoj el la trupo. Ili per sia prezentado donis nepriskribeblan animskuon.

En la inaŭguro de la Pekinaj Paralimpikoj, iliaj programoj profunde impresis la spektantojn. Pekina fraŭlino Mao Yujia diris, ke vidante la programon "Konstanta Dancado" prezentitan kune de 109 surduloj kaj knabineto Li Yue, postvivanta el la fortega tertremo okazinta en la provinco, Sichuan ŝi sentis fortegan animskuon, malfacile priskribeblan per vortoj.

"Ja estas ege kortuŝite. Tiel multe da surduloj faris tiel samritmajn movojn, gvidate de mimiko-instruistino, same kiel 'Milmana Avalokitesvaro", ja estas senlima la latenta forto de homoj."

En la inaŭguro, blinda kantisto Yang Haitao kantis la kanton "Firmamento" en la lingvoj ĉina kaj angla, blinda pianisto Jin Yuanhui ludas "Improvia Fantazio" de Ŝopeno. Ili senescepte estas membroj de la artista trupo.

La Ĉina Handikapula Artista Trupo fondiĝis en la 80-aj jaroj de la lasta jarcento. Pli ol 150 trupanoj el diversaj lokoj de nia lando ofte vizitas alian landon kaj faras brilan prezentadon por la lokanoj. En la pasintaj pli ol 20 jaroj ili vizitis pli ol 60 landojn kaj regionojn, kaj nur en la pasinta jaro ili faris pli ol 150 prezentadojn.

Aŭskultante la ludadon kun fermitaj okuloj, oni malfacile imagas, ke la ludanto estas denaska blindulo, li ja estas pianisto Jin Yuanhui el la artista trupo. Je la mencio de la prezentado en la inaŭguro, li ankoraŭ estas plenplena de emociiĝo.

"Mi oferas mian dankemon kaj dolĉon en mia koro al la spektantoj kaj al ĉiuj, kiuj zorgas kaj subtenas min."

La menciita kantisto Yang Haitao, kiu kantis la kanton "Firmamento" en la inaŭguro, aliĝis al la Ĉina Handikapula Artista Trupo en la jaro 2001. Pri la prezentado de la kanto li diris, ke la prezentado en la ĉina lingvo estas facila, tamen tiu en la angla lingvo estas peniga.

"Ĉar mi ne posedas la anglan lingvon, mi do povas nur imiti kaj aŭskulti ĉiujn vortojn kaj ĉiujn frazojn por ke mia prononcado estu relative pli preciza."

La artista trupo ja estas granda familio, inter la membroj la plej juna aĝas nur 10 jarojn, dum la plej aĝa, 34 jarojn. Ili vivas harmonie kiel samfamilianoj. Estro kaj arta direktoro Tai Lihua kutime nomas la membrojn "geknaboj". Ili planas fari pli ol 40 prezentadojn por la amikoj kaj sportistoj ĉinaj kaj alilandaj, dum la Pekinaj Olimpikoj kaj Pekinaj Paralimpikoj.

En la pasinta jaro la trupo fondis fonduson celante donaci parton de la enspezo al tiuj, kiuj bezonas helpon. Ĝis nun la trupo jam donacis en- kaj ekster-lande 350 000 usonajn dolarojn kaj 2 ,6 milionojn da juanoj de renminbi.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040