
La 9-an de septembro ĉina blindulino Wu Chunmiao gajnis oran medalon de la 100-metra kurado de la klaso T11 kaj rompis la paralimpikan rekordon. Estas neatendite, ke ŝi metis la oran medalon ĉirkaŭ la lokon de sia gvidisto Li Jiayu en la premi-dona ceremonio. Tio forte kortuŝis multajn spektantojn en la Nacia Stadiono.
Konkurado en la finalo de la virina 100-metra kurado de la klaso T11 estis tre intensa. Ambaŭflanke de Wu Chunmiao estis du tre fortaj rivaloj, kiuj posedis respektive la mondan kaj paralimpikan rekordojn. Startinte 4 sprintistinoj ekkuris gvidate de siaj gvidistinoj. Wu Chunmiao, kiu okupis neniun superecon en la komenco, rapidigis la kuradon kaj spurtis la unua tra la cellinio en la tondra huraado de dekmiloj da spektantoj. Ŝi rompis la paralimpikan rekordon per la rezulto de 12,31 sekundoj.

Antaŭ 4 jaroj Wu Chunmiao gajnis arĝentan medalon de tiu ĉi matĉo el la Atenaj Paralimpikoj, kaj ĉi-foje ŝi atingis la kulminon. Spurtinte tra la cellinio ŝi tre ekscitiĝis kaj forte brakumis sian gvidiston Li Jiayu. Ŝi diris, "Mi preparis min por la paralimpikoj ekde la jaro 2004 kaj la trejniĝo estis tre intensa. Oni sendis al mi novan gvidiston, kaj ni kunagas tre akorde. Mi ŝuldas grandan dankon al mia gvidisto Li Jiayu."
La matĉon de la klaso T11 partoprenas nur tute blindaj sportistinoj, kaj ĉiu el ili bezonas gvidiston. Post la Atenaj Paralimpikoj gvidisto de Wu Chunmiao turniĝis al alia laboro, kaj Li Jiayu, studento el Shenyang-a Sporta Instituto, transprenis la gvidistan laboron. Li Jiayu diris, ke komence la nova laboro sentigis al li premon, ĉar Wu Chunmiao jam gajnis arĝentan medalon de la 100-metra kurado kaj oran medalon de la 200-metra kurado el la Atenaj Paralimpikoj.

Antaŭ ol servi kiel gvidisto de Wu Chunmiao, Li Jiayu estis elstara sprintisto. Li diris, ke komence ili kelkfoje diverĝis pro teknikaj problemoj en la trejniĝo, tamen iom post iom ili akordiĝis en la praktikado.
En la aĝo de 10 jaroj Wu Chunmiao perdis la vidon pro glaŭkomo. En la jaro 1994 ŝi komencis sisteman lernadon en la blindula lernejo de Qingdao. Komence en la sprinta ekzercado ŝi ofte teren falis kaj vundoj restigis multajn cikatrojn al ŝiaj manplatoj, genuoj kaj brakoj. Antaŭ 4 jaroj ŝi staris sur la premi-dona podio, tamen ne aŭdiĝis la ĉina himno, kaj pro tio ŝi multe beŭdaŭris.
Post la penado en 3 jaroj Li Jiayu helpis al Wu Chunmiao realigi la revon aŭdi la ĉinan himnon en la nacia stadiono Birdnesto. Sur la podio Wu Chunmiao metis la ricevitan ormedalon ĉirkaŭ la kolon de Li Jiayu, kaj tuj post tio la spektantaro faris tondran aplaŭdon al ambaŭ. |