
Zhang Haidong estas handikapula sportisto pri halterlevado. En la pasintaj 17 jaroj li pli-ol-30-foje rompis mondan rekordon. Antaŭ nelonge en sporthalo de la pekina Aeronaŭtika kaj Spaciala Universitato okazis halterlevada konkurso kadre de la paralimpikoj. Inter spektantoj nia raportisto vidis Zhang Haidong. Vespere de la 6-a de septembro en inaŭguro de la paralimpikoj Zhang Haidong stafetis kiel la 4-a torĉoportanto en la Nacia Stadiono. Rememorante gloran momenton li diris: "Tiu ĉi momento estas tre skua, ĉar por mi tio estas la 4-a fojo partopreni paralimpikojn, kaj mi trifoje propraokule vidis ekbruligon de la paralimpika ĉeftorĉo, tamen antaŭe mi neniam sfafetis kiel torĉoportanto. Levante la torĉon mi sentis korskuon."

Zhang Haidong estas 39-jara. Antaŭ 17 jaroj li komencis la trejniĝon de halterlevado. Optimista li ofte diras al aliaj, ke nenio mankas al li, denaske paraliziĝa, kompare kun ordinaraj homoj. Fronte al malfaciloj li ofte frapas sian bruston, dirante, ke li ne estas malfortulo. Zhang Haidong diris al la raportisto, ke en la jaro 2004 li atingis brilan sukceson. Li estis elektata kiel flagportanto de la ĉina delegacio por la Atenaj Paralimpikoj. Li gajnis oran medalon de la vira halterlevado de 75-kilograma kategorio el la Atenaj Paralimpikoj. Pro sia atingo li ricevis medalon de Laborula Modelo kaj tiun de Elstara Junulo.

En la jaro 1996 Zhang Haidong gajnis la unuan paralimpikan ormedalon. En la postaj 8 jaroj li posedis mondan rekordon de la halterlevado de 75-kilograma kategorio. En la Sidnejaj Paralimpikoj, 2000, li 3-foje rompis la mondan rekordon kaj gajnis la oran medalon. En la monda handikapula ĉampionado, 2002, li refoje gajnis la oran medalon kaj estis elektata de la Internacia Halterlevada Federacio kiel la plej eminenta halterlevisto.

Sed por la brila atingo li spertis multajn malfacilojn en la komenco. Li diris: "El la antaŭaj tri paralimpikoj mi gajnis tri ormedalojn. En la jaro 1996 mi unuafoje partoprenis paralimpikojn. Tiam mi suferis pro vundo kaj mia kapablo estis tre proksima al tiuj de aliaj partoprenantoj. Tiam mi malsukcesis en la dua levo, tamen alia sportisto jam superis min. Estis feliĉe, ke mi sukcesis en la lasta levo kaj rompis la mondan rekordon.
Zhang Haidong estas amatora sportisto kaj laboras kiel vendisto de loteria bileto, emisiita de la registaro por socia bonstatigo. Kiel edzo kaj patro li estas tre konscia kaj responda pri sia familio. Li diris: "Mi ofte trejniĝas en aliaj lokoj kaj sentas solecon, ĉar mi, jam ne tiel juna kiel aliaj sportistoj, havas edzinon kaj infanon, tial por mi vivi fore de la familio estas tre malfacile." |