china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Maljuna Hura-Trupo en Birdnesto
(GMT+08:00) 2008-09-12 17:09:18


Posttagmeze de la 9-a de septembro malfermiĝis atletika konkurso en kontinua pluveto, sed la pluvogutoj ne povis estingi la entuziasmon de spektantoj,krii kaj hurai por handikapul-sportistoj. En la spektosidejo estas flava areo, tre atentata. Tio estas maljunulara hura-trupo organizita de la Pekina Olimpika Organiza Komitato. Dum la hura-kriado, en kiu enestas vigla ritmo kaj plena vervo, ili havas unuecan moviĝon. Tiu ĉi entuziasma hura-kriado revigligas la humoron de la spektantoj enstadionaj kaj igas ege vigla konkursejan atmosferon.

Zhu Hongmei estas estro de la hura-trupo. Ŝi diris al raportisto:

"Nian maljunularan hura-trupon konsistigas membroj de maljunulara korusa grupo en la loĝantara bloko Jiuxianqiao. La plej aĝa membro estas jam 75-jara kaj la plej juna pli-ol-40-jara."

Jam 500 tagojn antaŭ la Olimpiaj Ludoj, ili komencis sin ekzerci, spite al vento kaj pluvo, kaj neniu el ili malestis. Zhu Hongmei klarigis, ke ilia movforto venas el arda atendo al la Olimpikoj kaj Paralimpikoj. Ŝi diris:

"Tre malofta ŝanco estas por ni aĝuloj, ke la Pekinaj Olimpikoj kaj Pekinaj Paralimpikoj ambaŭ sinsekve sursceniĝas antaŭ ni. Ni renkontas la revon, kiun ĉiuj ĉinoj atendas cent jarojn. Tial ne menciinde, se ni faris iom da kontribuo al la sportokunvenoj. Ni volonte ion faras por ili."

Intervjuo al Zhu Hongmei

La dumparalimpika hura-kria entuziasmo de la hura-trupo eĉ superas la dumolimpikan, ĉar ili estas senĉese kortuŝataj de la firmeco de handikapul-sportistoj; ĉar ili scias, ke, por realigi sian revon, tiuj ĉi handikapuloj pagis tiom da penado. Pro tio, ni devas doni al ili plej varmajn kuraĝigon kaj aplaŭadon.

En septembra Pekino, vetero jam estas malvarmeta, tamen por tiuj aĝuloj, longtempaj kriado kaj huraado sub sunbrilado ankaŭ estas penigaj. Direktanto 75-jarojn aĝa Chen Gang estas la plej aĝa en la trupo. Li diris al raportisto, ke li mem ne sentas penigon, kaj ke li tre ĝojas, se li povas doni plej sinceran kuraĝigon al handikapul-amikoj. Li diris:

"Ne estas penige, ĉar mi ĝojas en mia koro. Kvankam mi aĝas 75-jarojn, tamen en tia atmosfero mi jam forgesis mian aĝon."


Direktoro Chen Gang

En konkursejo, tiu ĉi maljunulara hura-trupo huraas ne nur por la ĉinaj handikapul-sportistoj, sed ankaŭ por la eksterlandaj. Iliaj figuroj estas ĉarma pejzaĝo en la Birdnesto.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040