china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Turka sportistino Gizem Girismen
(GMT+08:00) 2008-09-16 16:24:00

La 13-an de septembro en Pekino kadre de la paralimpikoj okazis finalo de virina sidpoza arkopafado de la klaso W1/W2. Turka sportistino Gizem Girismen gajnis oran medalon, la unuan por la turka delegacio el la Pekinaj Paralimpikoj. Ŝi estas la unua turka sportistino, kiu gajnis oran medalon el Paralimpikoj.

Akceptinte la oran medalon sur la podio, ŝi emociiĝis ĝis larmoj. Ŝi diirs al raportisto: "Mi estas tre fiera pro tiu ĉi ormedalo ne nur por mi mem, sed ankaŭ por mia patrolando. Mi esperas, ke mia gajno povos inspiri pli multe da handipapuloj por ke ili trovu sian valoron en la ĉiutaga vivo, sporto kaj socia vivo. Mi estas sukcesa, se mi povus atingi tiun ĉi celon."

Dum matĉoj ŝia patrino Seyhan Girismen ĉiam akompanis ŝin. La patrino diris: "Gizem estas tre disciplinema kaj penadas en trejniĝo kaj la vivo, kaj ĝuste pro tio ŝi atingis la sukceson."

Ŝi metis la oran medalon ĉirkaŭ la kolon de sia patrino. Ŝi diris al la raportisto, ke en tiu ĉi momento ŝi tre sopiras al la patro, kiu mortis, kiam ŝi estis nur 14-jara.

Gizem naskiĝis en la jaro 1981. Same kiel aliaj infanoj ŝi havis feliĉan vivon en la infanaĝo. Tamen ĉio ŝanĝiĝis pro trafika akcidento, kaj ŝi komencis la vivon sur rulseĝo. En la tria jaro post la akcidento ŝia patro forpasis, kaj por ŝi tio estis la plua bato, tamen obstina ŝi ne submetiĝis al la sorto. Same kiel ordinaraj infanoj ŝi vizitis lernejon kaj komencis sin ekzerci per naĝado por fortigi la fizikan kapablon.

En la jaro 2004 ŝi ricevis akademian rangon el la turka universitato Bilkent kaj komencis labori en registara departemento. Poste ŝi komencis la trejniĝon pri arkopafado.

Komence ŝi ne povis trovi trejnejon uzeblan por handikapuloj, kaj pro tio ŝi sin ekzercis en subtera konservejo de iu departementa domo. Ĉiusemajne post la laboro ŝi sin ekzercas almenaŭ en 18 horoj. La intensa ekzercado por handikapulo estas tre malfacila. Ŝi diris: "Mi neniam pensis pri la forlaso, ĉar malfaciloj ĉiam eblas en la vivo, kaj ĉiu devas alfronti ilin, tial tio, kion ni devas fari, estas venki ilin."

Gizem estas tre lernema. Post laboro kaj ekzercado ŝi ŝatas lerni diversajn lingvojn. Ŝi povas lerte uzi la lingvojn anglan, francan, italan kaj hispanan, kaj pro tio ŝi havas multajn fremdlandajn amikojn. Ŝi diris: "Mi ŝatas lerni diversajn lingvojn. Kiam mi partoprenas konkursojn en aliaj landoj, mi ĉiam volas lerni kelkajn frazojn de iliaj lingvoj, ekzemple "saluton" kaj "dankon"."

Gizem estas tre optimista kaj obstina. En konkursejo ŝi ĉiam portas ruĝan ĉapelon kaj montras rideton. Ŝi ne volas rakonti pri la malĝoja pasinteco, sed preferas kun rideto alfronti la estontecon.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040