
Szekeres Pal estas skermisto. Li estas la ununura sportisto el la hungara delegacio por la Pekinaj Paralimpikoj, gajninta medalojn el olimpikoj kaj paralimpikoj.
Antaŭ 20 jaroj Szekeres Pal partoprenis la olimpikojn en Seulo. 24-jara li unuafoje partoprenis olimpikojn kaj gajnis kupran medalon de la teama skermado. Li ne estis tre kontenta pri la rezulto kaj atendis alvenon de la sportista kulmino.
Tiam li lernis en sporta instituto kaj klopodis ricevi akademian ateston por la venonta trejnista kariero post eksiĝo. Kiel membro de la nacia teamo li ofte partoprenis internaciajn konkursojn en diversaj landoj kaj ankaŭ helpis al la gepatroj zorgi pri la familia dolĉaĵa butiko.

Iun tagon de aprilo, 1991, li trafis trafikan akcidenton survoje al la hejmo, partopreninte la konkurson en Germanio, kaj pro vundo de la vertebro li paraliziĝis. Tiam li pensis, ke li paraliziĝis kaj ne povas skermi nek realigi la revon ĉampioniĝi en olimpikoj. Li diris, "Mi kvazaŭ revenis al komenco de la vivo. Mi devis denove lerni vestadon, manĝadon kaj lavadon. Tiu ĉi periodo estis tre malfacila por mi."
En germana hospitalo li televidis la mondan ĉampionadon en Budapeŝto. La patrino venis al Germanio por lin prizorgi, kaj ankaŭ la patro rigardis lin dufoje en ĉiu semajno. Kiam lia amikino vizitis lin, li diris al ŝi, ke ili disiĝu. Lia amikino ne forlasis lin, tamen Szekeres Pal ne povis akcepti la amon. Li rememoris, "Mi ne sciis, ĉu mi povos havi infanon, ĉu mi povos trovi laboron?" Tamen post 4 jaroj ili geedziĝis, kaj nun ili havas 9-jaran filon kaj 6-jarajn geĝemelojn.
Sep monatojn post la akcidento iu germana trejnisto invitis lin al eŭropa rulseĝa skermado. Li decidis provi, kvankam li nenon sciis pri la rulseĝa skermado. Post 1-semajna trejniĝo en Germanio li partoprenis la konkurson kaj gajnis ĉampionecon de la rapirado, kaj pro tio li ricevis kvalifikon por la paralimpikoj en Barcelono. Li gajnis orajn medalojn el paralimpikoj en 1992, 1996 kaj 2004, kaj kupran medalon el paralimpikoj en 2004.
Li finis lernadon en la sporta instituto en 1992 kaj ricevis la duan akademian ateston el la merkatada fakultato de instituto pri internacia komerco en 1997. Invitite de la registaro li laboris kiel ŝtata vicsekretario pri handikapula sporto en la hungara ministerio pri junularo kaj sporto de la jaro 1998 ĝis 2004, kaj nun li estas prezidanto de la hungara federacio de handikapula sporto, konsilanto de la skermada federacio de Hungara Paralimpika Komitato kaj membro de la skermada komisiono de Eŭropa Paralimpika Komitato. |