china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Pekino plenumis sian promeson
(GMT+08:00) 2008-09-18 14:42:05

La 17-an de septembro fermiĝis la Pekinaj Paralimpikoj. Pli ol 4 000 sportistoj el diversaj partoj de la mondo pasigis neforgeseblajn tagojn en Pekino. Antaŭ 7 jaroj Pekino faris al la mondo la promeson, ke la olimpikoj kaj paralimpikoj brilos same. Ĉu Pekino plenumis la promeson? Ĉu sportistoj kaj oficistoj estas kontentaj pri la paralimpikoj?

En inaŭguro de la Pekinaj Paralimpikoj, sinjoro Philip Craven, prezidanto de Internacia Paralimpika Komitato, esprimis la esperon, ke sportistoj el diversaj partoj de la mondo havu ĝojajn tagojn en Pekino. Nun la paralimpikoj jam fermiĝis, kaj same kiel esperite de Philip Craven, sportistoj vere pasigis ĝojajn kaj plezurajn tagojn kaj sentis, ke la paralimpikoj brilas same kiel la olimpikoj pro la klopodo de Pekino.

Ĉiuj matĉoj de la paralimpikoj okazis en olimpikaj konkursejoj, kaj pro tio ankaŭ paralimpikaj sportistoj havas personan impreson pri la nacia stadiono Birdnesto kaj la naĝcentro Akva Kubo. Usona naĝistino Erin Popovich, kiu gajnis 4 orajn medalojn el la Pekinaj Paralimpikoj, diris: "La Akva Kubo estas tre avangarda konkursejo kaj tre taŭga por ke oni partoprenu matĉojn kaj gajnu medalojn reprezentante propran teamon. Ĉi tie mi sentas fortan gloron."

Bonegaj estas ne nur konkursejoj kaj instalaĵoj, sed ankaŭ servoj. Usona sportisto Oz Sanchez, kiu gajnis oran medalon de tempmezura biciklado de la klaso HCC, diris: "De la Pekina Ĉefurba Flughaveno post surteriĝo de nia aviadilo ĝis konkursejoj, ĉie ni ricevis pintklasan servon. Volontuloj kaj laborantoj konkeris min per siaj afableco kaj fervoro."

Brileco de la olimpikoj kaj paralimpikoj montriĝis ne nur en la zorga organizado, sed ankaŭ en la fervora partopreno de ĉinoj: konkursejoj estas ĉiam plenaj de spektantoj. Louis Barbeau, teknika reprezentanto de Internacia Biciklada Federacio, diris: "Ni sukcesas ankaŭ pro granda nombro da spektantoj. La bicikladan konkurson spektis tre multaj homoj, inkluzive de famuloj."

Nederlanda tenisistino Esther Vergeer tre surpriziĝis pro granda nombro da tre fervoraj spektantoj, kiam ŝi unuafoje aperis en konkursejo de la paralimpikoj. Ŝi diris: "En la unua tago de la konkurso mi vidis pli ol 10 000 spektantojn. Ĉeesto de tiel multaj spektantoj vere estas spektaklo. Mi televidis, ke ankaŭ al ĉiuj aliaj matĉoj, precipe al la rulseĝa basketbalo, venis granda nombro da spektantoj."

Multaj sportistoj kaj oficistoj menciis, ke la pekina turniĝo de la olimpikoj al la paralimpikoj estas tiel aparta, ke ili vere sentis sin troviĝi en la paralimpika urbo. La organizado estas 80-procente simila, tamen la 20-procenta diferenco ĉefe en servado sentigis sportistojn, ke ĉio estas pretigita speciale por ili.

Ĉe la fermo multaj sportistoj profunde emociiĝis pro tio, ke Pekino restigis al ili tre belan rememoron, ĉar ĉio estas tre perfekta kaj kvazaŭ sonĝa.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040