china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

29-an de novembro sabate serena
(GMT+08:00) 2008-12-01 10:55:59

Nuntempe mi skribas la tagnoton en aviadilo, kiu flugas al Guangxi-a Zhuang-nacieca Aŭtonoma Regiono,fama pro multnaciminoritata kaj pitoreskeco. Mi sidas ĉefenestre. Ŝajnas, ke mi ofte bonŝancas havi aviadilan ĉefenestran sidlokon. Sunlumoj brilas sur la aviadila flugilo, pure bluas la ĉielo kaj sufiĉe klare videblas ĉio surtera de supre. Nun komenciĝis mia akompano al s-ro Probal Gasgupta, nuna prezidanto de UEA, dum lia 10-taga restado en Ĉinio, fakte nur en Pekino kaj la aŭtonoma regiono Guangxi.

Menciante mian akompanecon, mi ĉi tie volas sincere danki miajn ceterajn kolegojn, kiuj ankoraŭ laboras en Pekino. Dank' al ili, mi povas sukcese plenumi mian akompanecon. Dankon!

(foto  Jen nia kara gasto Probal Dasgupta)

Do mi min turnu al nia kara gasto!Eble estas sufiĉe bone konate, ke s-ro Probal Dasgupta vojaĝas en Ĉinio kiel speciala premiito de konkurso pri turismaj scioj de "Ĉarmo de Guangxi". Mia unuafoja kontakto kun Probal komenciĝis per telefona babilo. Tiam por sciigi lin pri la oficiala invitilo, mi telefonvokis lin. Tie aŭdiĝis "ina" voĉo. "Edzino? Kolegino?" venis al mia kapo tiuj demandoj. Aŭdinte "Mi estas Probal Dasgupta", mi multege surpriziĝis kaj suspektis, ĉu mi misaŭdis. Tamen la "ina" voĉo vere devenis de Probal. Hahah…..Mi esperas, ke tia voko ne kolerigos Probal, nian karan gaston. Jes, li certe pardonos mian sinceran kaj malkaŝeman eldiron: )

(foto  Probal Dasgupta en pekina flughaveno)

Vespere de la 28-a de novembro, atendante Probal en la pekina flughaveno kune kun E-redakcia direktoro s-ro Zhao Jianping, mi finfine vidis Probal. Bedaŭrinde, li ne surhavis sian naciecan robon pro timo de vintra malvarmeco en Pekino. Dum posta babilado, mi trovis, ke li flue kaj rapide parolas Esperante kaj lia voĉo estas ne tiel "ineca" kiel en telefona babilado, kiu troigis la "inecon".

Post 2-taga veturado, li tamen ankoraŭ ne sentas sin laca. Energiplena homo! Tio certe multe sin ŝuldas al lia ĉiutaga ekzercado.

Baldaŭ ni atingos la urbon Nanning. Do paŭzu la tagnoto. Mi daŭrigos ĝin ĉi-vespere.

(foto "Ina" Probal Dasgupta)

Nun estas 22:30 kaj mi daŭrigas mian hodiaŭan tagnoton. Vespermanĝinte, ni promenis ĉerivere. Okulfrapa estas akvofalo-ponto, kiu multe interesas nin. Ĝuste pro tio, ni multe nin fotis apud la ponto. Poste mi surretigos kelkajn fotojn pri la ponto. Survoje Probal surportis kaptukon kaj aspektis ina. Mi ŝercis: "Vi aspektas kiel maljunulino. Saluton, kara maljunulino!". Li ridetis.

Mi nun devas ĉesigi hodiaŭan tagnoton, ĉar poste mi ankoraŭ devas surretigi fotojn kaj sondosierojn.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040