china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

2-an de decembro marde serena
(GMT+08:00) 2008-12-05 08:49:09

(foto Panoramo de akvofalo Detian landlima inter Ĉinio kaj Vjetnamio)

Vekiĝinte en la mateno, mi devis atendi la lumon por konstati ion, kion mi eĉ ne suspektis, ke de nia hotelo rekte antaŭe troviĝas la majesta akvofalo Detian! Kial do miri, ke boteloj de la trinka akvo ne estas senpagaj: oni devas en tiu belega sed provinca loko funkciigi per modere moderna ilaro mirinde bone lokitan hotelon. Dum ĝia evoluigo oni kompreneble buĝetadu zorge, kaj la gastoj nepre estu komprenemaj.

(foto Probal Dasgupta fotiĝas kun zhuang-anino en ravino Tongling)

La horaro menciis viziton al la ravino Tongling. De tio ne estis klare, ke necesos desupri laŭ okcent ŝtupoj, multe iri laŭ la vojoj de tute rava ravino, kaj poste trafi tute aventuran boaton ekskursan. Ni eĉ ne boatis, sed flosis per kaŭĉukeskaj, eble parte plastaj flosoj, laŭ torentema rivero. La tre lertaj boatistoj veturigis nin, ankaŭ tra tri kavernoj, kie niajn kapojn minacetis stalaktitoj kaj ni devis uzi lampon por vidi ĉirkaŭ ni. Neniam mi havis okazon boati aŭ flosi tra mallumaj kavernoj laŭ rapidflua rivero kun tiom da ŝtonoj. Mi tre ĝuis la sperton kaj forte rekomendas ĝin.

(foto Probal Dasgupta tenas manon da broditaj pilkoj )

Ni feliĉe ne bezonis okcentŝtupi denove supren; oni uzis aŭtobusetojn por nin veturigi per alia vojo al tiu punkto, kie atendis nia granda aŭtobuso.

(foto Brodita pilko de Zhuang-a Nacimalplimulto)

Poste ni veturis al Jiuzhou kaj konatiĝis kun tiu strato, kie zhuang-oj per tradiciaj metodoj produktadas ampilkojn. Ni ankaŭ vizitis muzeon, kie troviĝas ekspozicieroj klarigantaj la kulturon de la zhuang-a nacimalplimulto. Survoje ni vizitis zhuang-an templon, de kiu ni trovis bildon en la muzeo.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040