china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

4-an de decembro ĵaŭde nuba
(GMT+08:00) 2008-12-05 17:06:48

(foto Probal Dasgupta en urbo Liuzhou)

Ĉar oni elektis por la hodiaŭa matenmanĝo la okan horon kaj ne la sepan, mi fine sukcesis eliri por matenpromeni apud la hotelo. Mi trovis konvenan placon kaj trifoje ĉirkaŭmarŝis ĝin. En la placo troviĝis granda brodita pilko, kaj mi vidis iun foti ĝin. Tiel frue en la mateno! Estas ĉie en la provinco Guangxi festonoj, kiuj konigas ĝian 50-jariĝon. Mi komencas rememori mian viziton en 2003 al la distrikto Darĝiling en Barato. De tiu distrikto devenis Tenzing Norge, kiu kun Edmund Hillary konkeris la himalajan montopinton Ĉonglungma (la anglalingvanoj pli bone konas ĝin sub la nomo 'Everesto') en 1953. En 2003, festante la 50-jariĝon, la darĝilinganoj reliefigis sian gravecon en Barato. Multaj barataj turistoj ĉiujare gustumas la unikecon de Darĝiling. Estas io simila pri la tutlanda konateco de la turismaj allogoj de Guangxi. Tial la ĉi-fojaj festonoj memorigas min pri tiuj, kiujn mi vidis okaze de alia 50-jariĝo en Darĝiling. Kaj kompreneble mi pensas pri aliaj jubileoj – UEA ĉi-jare iĝis centjara, venontjare ni festas la 150-jaran naskiĝ-datrevenon de Zamenhof, kaj tiel plu.

(foto  kurioza ŝtono en kuriozŝtona ĝardeno en urbo Liuzhou )

La hodiaŭa horaro estis relative simpla. Post matena aŭtobusado de Nanning al Liuzhou, ni instaliĝis en la hotelo kaj sufiĉe baldaŭ eliris por viziti ĝardenon, kiu ekspozicias kuriozajn ŝtonojn. Ĝi nomiĝas Dalongtan, aŭ Lago de Granda Drako. Tie ni ne nur havis okazon por vidi tutan antologion da ŝtonoj kolektitaj de ĉie en la provinco, sed ankaŭ konstatis, ke por kuraĝigi la aprezadon de ilia beleco la administracio jam de pluraj jaroj okazigas internacian festivalon de kuriozaj ŝtonoj kaj premias aparte notindajn trovaĵojn. Mi vidis ekspoziciaĵon premiitan dum la kvina festivalo, kio iom indikas la daŭron de ĉi tiu klopodo.

(foto tipa ponto de Dong-a nacimalplimulto )

Alia parto de la sama ĝardeno prezentas apartaĵojn de la Dong-nacieco – ekzemple tipan dongan domon kaj tipan dongan ponton. Sed kaptis nian atenton la lago mem, kie laŭ antikvaj legendoj loĝis drakoj. Ni aŭdis pri la Tang-dinastia oficisto Liu Zongyuan, kiu venis al tiu regiono kaj regis kiel urbestro de Liuzhou. Li preĝis por la pluvo kaj konstruis altaron en loko, kiu nun situas en la ĝardeno Dalongtan. Ni vizitis tiun altaron kaj havis okazon aŭdi pri la atentinda vivo de tiu pensulo, kiu devenis de norda Ĉinio kaj kontribuis tiel multe al la reliefigo de Liuzhou – kaj de la provinco Guangxi.

La urbo Liuzhou estas industria urbo kaj situas centre en Guangxi, kio jam igas ĝin sufiĉe atentinda. Se ni ial emus tamen ne atenti, certe ni trovus nin devigataj rimarki, ke ĝia rivero havas unike grandan akvofalon – la plej grandan home faritan akvofalon en la mondo – kiun oni montris al ni post la vespermanĝo dum krozado tra la urbo por ĝui la noktan belecon de la regiono.

(tagnotita de Probal Dasgupta)

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040