china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

6-an de decembro sabate serena
(GMT+08:00) 2008-12-11 16:39:02

La tagordo hodiaŭ estas sufiĉe plena. Dum la aŭtobusado ni aŭdis, ke ni boatos sur la rivero Li. Kaj dum tiu kvarhora ekskurso ni vidos pejzaĝon, kiu sukcesis allogi multegajn turistojn. Parton de tiu pejzaĝo eĉ bildigas la dorsflanko de la dudekjuanaj monbiletoj.

(foto Li-Rivero de Guilin, ĉefurbo de Guangxi))

La rivero revenigas mian apetiton. Ne nur manĝan. Sur la ferdeko nia ruslanda (etne ukraina) kungasto kaj mi interŝanĝas politikajn opiniojn. Post iom da tempo la konversacion partoprenas ankaŭ la premiito, kiu reprezentas la hindian lingvon (kaj Baraton). Poste mi diras al mia interpretistino, ke laŭ la ŝablonoj la viroj amas paroli pri la politiko kaj la virinoj pri vestoj. Lina diras, "Jes, tiaj estas la ŝablonoj." Ŝi ne diras, ĉu laŭ ŝiaj spertoj vere estas tiel en Ĉinio.

(foto  Okcidenta Strato de Yangshuo, gubernio de Guilin)

Post la boatado – kiu inkluzivis tagmanĝon – ni instaliĝis en hotelo en Yangshuo. En la vespero oni transportis nin al teatra prezentejo parte ĉe kaj parte sur la akvo. Tie prezentiĝis teknike treege lerta kaj impona opero rememoranta la legendan Ĵuang-nacianinon Liu Sanjie. La ĉina nomo signifas "tria fratino de la familio Liu" – kaj mi povas esprimi ĝin en mia denaska bengala lingvo per la traduko "Ŝeĝo-bon Liu". Survoje al la prezento mem Lina kaj mi haltetis antaŭ iu stando, kie oni ĝuste tiam estis televidantaj filmon pri Liu Sanjie, kaj kie mi do havis okazon vidi kun subtekstoj parton de la kantoj, per kiuj Liu Sanjie mokis kaj kritikis la feŭdisman ordon – kaj vidi, kian efikon (laŭ la legendoj) havis ŝiaj kritikoj sur la publikon de tiu epoko. Mi ĝojas, ke dum ni atendis la aliajn anojn de nia brigado mi hazardis vidi tiun filmeron, ĉar tio tre helpis min aprezi la tuj postan spektaklon.

(foto  hoteloj en Yangshuo, gubernio de Guilin)

La spektaklo estis vere impona. La perfekta ĥorigo de preskaŭ sepcent homoj rolantaj en la prezento, la rapida remado de boatoj fare de aktoroj, la uzo de veraj montetoj malantaŭ la akvo kiel scenejeroj – ĉio ĉi estis senprecedenca en mia sperto de teatraj prezentoj.

Poste estis libera horo por nia grupo – kaj mi decidis uzi la liberon por simple registri en tagnoto ĉi tiun imponiĝon. Morgaŭ estos jam alia tago – ni ĝisos al la provinco Guangxi kaj alflugos Pekino. Oni multe avertis min pri la neceso pretiĝi por ĝia vintreco, kaj mi nun malfermos la valizon por serĉi miajn gantojn kaj longan subpantalonon. Post tia sublima prezento, ni ordinaruloj de nia tempo revenas al la banalo.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040