china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

7-an de decembro dimanĉe nuba
(GMT+08:00) 2008-12-11 16:42:07

(foto  antaŭurba ĝardeno de Guilin)

Antaŭ ol forlasi la aŭtonoman regionon, ni vizitis hodiaŭ ĝardenon, kiu kombinis vidaĵojn de la naturo kaj la kulturo, denove. Ĉi-foje temis pri ĝardeno montranta tipajn agadojn de nacimalplimultoj (Dong, Zhuang kaj Miao) kaj fojfoje invitanta nian aktivan partoprenon. Interalie ni kundancis kun aborigenoj kaj en korbopilka stilo salte konkursis por gajni broditajn pilkojn. Mi mem gajnis nur kubutfrapojn sur la dorso. Aprezeme pri mia kuraĝo entute provi, Lina diris, "Vi bezonas esti pli alta." Kaj mia dorsdoloreto tuj malaperis.

(foto  naciminoritataninoj muzikas en antaŭurba ĝardeno)

Mi devas konfesi, ke aviadante nun al Pekino, mi ne plu memoras, ĉu nia hodiaŭa boatado----interalie tra kelkaj ne vere riskaj kavernoj, sed tute sen boatlampoj----kondukis nin al tiu ĝardeno, aŭ estis memstara evento, post kiu ni aŭtobusis al la ĝardeno. Sed mi memoras, ke la ĝardeno sin ne limigas al elmontro de apartaĵoj de la nacimalplimultoj kaj de naturbelaĵoj. Oni ankaŭ prezentis vivan demontron de la artoj, sur kiuj baziĝas la mondfamaj klasikaj ĉinaj artoj de kaligrafio kaj presado---de la produktado de artocela papero, tra la kaligrafio superpapera kaj surligna, ĝis la presado per tiaj blokpresiloj, kiajn pioniris ĝuste la ĉinoj. Ĉiu el ni ricevis specimenan freŝe presitan folion kiel memoraĵon.

(foto  naciminoritatanoj muzike bonvenigas gastojn en antaŭurba ĝardeno)

Ni aŭtobusis al hotelo en Guilin kaj tie tuj post tagmanĝo partoprenis kunvenon kun oficistoj el la turismaj administracioj de Guilin kaj Guangxi. Oni estis petinta nin prezenti tie opiniojn kaj proponojn surbaze de nia sperto kiel turistoj travizitintaj la tutan provincon. Por ŝpari ĉies tempon, ni verkis tekstojn kaj niaj interpretistoj skribe tradukis ilin; tiujn tekstojn ni kaj niaj interpretistoj laŭtlegis dum la kunveno. Inter ĉiuj gastoj nur mi havis sugestojn (ke oni en ĉiu hotelo liveru en la matenmanĝejo la eblon tei aŭ kafi, kaj ke hoteloj atendantaj klientojn de najbaraj landoj disponigu laŭ klienta peto tajlandan, vjetnaman, korean aŭ japanan tradukon de la hotelĉambra klarigolibro, aldone al la nun uzataj ĉina kaj angla). Mi sentis embarasiĝon ĉar mi ŝajnis malpli laŭdema ol la aliaj. Sed la organizantoj de la kunveno eksplicite bonvenigis la sugestojn. Mi kompreneble aliĝas al la laŭdado de la pintaj beleco de la pejzaĝoj kaj atingoj de la provinca turisma industrio. Tamen---kiel mi klarigis dum la aŭtobusa paroladeto survoje al la flughaveno---mi iam direktoris programon, kiu gastigas fremdulojn, kaj tial mi parolas iom kiel kolego kaj ne nur kiel kliento.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040