| La 4-an de februaro, ĉina ambasadoro al Saudi-Arabio Yang Honglin esprimis, ke la baldaŭa vizito de ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao al Saudi-Arabio naskos profundan influon al profundigo de la dulandaj strategiaj amikaj kunlaboraj rilatoj.
Yang Honglin esprimis ankaŭ, ke en 2008 la komerca sumo inter Ĉinio kaj Saudi-Arabio superis 41,8 miliardojn da usonaj dolaroj, kaj Saudi-Arabio fariĝis la plej granda komerca partnero de Ĉinio en la okcidentazia kaj afrika regiono en sinsekvaj 8 jaroj. Ĉinio kaj Saudi-Arabio disvolvis efikan interkomunikadon kaj kunlaboron en la flankoj de trakto de internacia financa krizo kaj akcelo de rekreskado de monda ekonomio. |