
Ĉi-jare la 25-a de februaro estos la novjara tago laŭ la tibeta luna kalendaro, kaj pli ol 310 000 terkulturistoj kaj paŝtistoj festos la novjaron en siaj novaj domoj.
De multaj jaroj Tibeto forte efektivigas rekonstruadon de loĝdomoj por terkulturistoj kaj paŝtistoj, mobilizante diversajn kapitalojn. En la jaro 2008 Tibeto asignis ĉirkaŭ 700 milionojn da juanoj por bonigi la loĝkondiĉon de terkulturistoj kaj paŝtistoj, kaj nun 312 000 terkulturistoj kaj paŝtistoj jam enloĝiĝis en sekuraj kaj komfortaj domoj. |