china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Zhao Qizheng: ambasadoro de ĉina figuro
(GMT+08:00) 2009-03-04 16:32:59

En 2009, Zhao Qizheng, nomata de fremdlandaj amaskomunikiloj ambasadoro de ĉina figuro, staras sur la podio de novaĵ-proparolanto de la Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco. Post 4 jaroj li ankoraŭ estas tre saĝa kaj interesa. En granda okupiteco, Zhao Qizheng akceptis 1-horan intervjuon de nia raportisto.

En 1998, Zhao Qizheng enoficiĝis kiel direktoro de Novaĵ-Oficejo de ĉina Ŝtata Konsilantaro. Kiel novaĵ-proparolanto li estas konsiderata kiel ambasadoro de ĉina figuro. Dum la 7-jara servoperiodo, 62 departementoj de la Ŝtata Konsilantaro kaj 20 provincoj kaj urboj starigis postenon de proparolantoj pro lia antaŭenpuŝado.

Zhao Qizheng diris, ke proparolanto transdonas vortojn de la registaro per amaskomunikilo kaj respondas demandojn pri ĉinaj politikoj, socia disvolviĝo kaj estonteco. Se oni bone respondas tiujn problemojn, oni povas prezenti veran Ĉinion al la mondo.

En 2005, Zhao Qizheng fariĝis komitatano de la 10-a Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco. Li rimarkis apartan superecon de la tutlanda komitato por fari eksterajn interfluojn.

Tial Zhao Qizheng, kiu klopodas por konigi Ĉinion al la mondo, komencis pensi kaj antaŭenpuŝi ĉinan diplomation laŭ nova vidpunkto.

La publikigota blanka libro Ĉina Diplomatio en 2009 esprimas, ke Ĉinio grandforte disvolvos humanisman diplomation kaj aktive grandigos kunlaborojn kaj interpopolajn interfluojn en la kampoj de kulturo, sporto, turismo kaj tiel plu. Tiu strategio estas aprobita de Zhao Qizheng, kiu ĉiam iniciatas publikan diplomation.

Zhao Qizheng diris, ke en 2008, ĉina diplomatio estis tre vigla. La prezentado de Ĉinio plene montris la nacian spiriton.

Publika diplomatio estas grava rimedo por altigi ŝtatan figuron. Zhao Qizheng opinias, ke la ŝtata forto estas bazo de ŝtata figuro. Se la lando estas tre evoluanta, la popolamasoj havas plibonan kondiĉon por fari publikan diplomation.

Kiel direktoro de Novaĵ-Oficejo de ĉina Ŝtata Konsilantaro kaj proparolanto de la Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco Zhao Qizheng devas havi riĉajn sciojn kaj flekseblajn vidpunktojn por respondi diversajn demandojn.

Por ke fremdlandaj popolanoj pliĝuste konu la sistemon pri ĈPPIK Zhao Qizheng faros diskutadon kun tradukistoj.

La 2-an de marto, okazis 1-a gazetara konferenco de la 2-a sesio de la 11-a Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco. Zhao Qizheng refoje komencis sian laboron kiel ambasadoro de ĉina figuro. Ni deziras sukceson al li.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040