(Wen Jiabao faris registaran laborraporton)
La 5-an de marto inaŭguriĝis en Pekino regula jarkunveno de ĉina Tutlanda Popola Kongreso, la plej supera organo de ŝtata potenco de Ĉinio. Nome de la centra registaro, ĉina ĉefministro Wen Jiabao faris registaran laborraporton al proksimume 3 000 reprezentantoj. En la fono de daŭre ekspansiiĝanta internacia financa krizo, la raporto, per faktoj kaj statistikoj, eksplicite montras fidon kaj kapablon de la ĉina registaro trakti la krizon kaj teni rapidan disvolvon de la ekonomio. Nun bonvole aŭskultu la detalon!
Laŭ nuntempa ekonomia stato en Ĉinio kaj en la mondo, la raporto kun proksimume 20 000 ideogramoj prenas trakton de internacia financa krizo kaj garantion de stabila kaj relative rapida disvolvo de ekonomio kiel gravitan laboron en la kuranta jaro. En la raporto forte senteblas fido kaj kapablo de la ĉina registaro trakti la maloftan financan krizon . Kia "fido", kiu fariĝis ŝlosila vorto de la raporto.
"Ne ŝanĝiĝas stato kaj bona tendenco de ekonomia kaj socia disvolvo de Ĉinio. Ni tute havas fidon, kondiĉojn kaj kapablon konkeri malfacilojn kaj venki defiojn."
Fakte la fido de la ĉina registaro venas de evidentaj fruktoj akiritaj en ekonomia kaj socia disvolvo en 2008. Malfavore influite de evidenta malrapidiĝo de tutmonda ekonomia kresko kaj grandega sismo okazinta en Sichuan en 2008, la ĉina ekonomio ankoraŭ tenis rapidan kreskon. Malneta enlanda produktovaloro pasintjare sumis je pli ol 30 000 miliardoj da juanoj, pliiĝante je 9% ol tiu en 2007.
La fido venas ankaŭ de pozitivaj efikoj en trakto de internacia financa krizo. En la fono de ekspansiiĝanta internacia financa krizo, la ĉina registaro plenumis pozitivajn financajn politikojn kaj taŭge lozajn privalutajn politikojn, kaj ellaboris planon pri investo de 4 000 miliardoj da juanoj. Wen Jiabao laŭfakte informis, ke pozitive efikas tiuj politikoj kaj plano.
La fido de la ĉina registaro klare enkorpiĝas en celo de ekonomia kresko en 2009. La ĉina registaro ankoraŭ difinas ekonomian kreskon je 8%, kiu estas aspirebla sed ne atingebla por multaj aliaj landoj, precipe en la fono, ke la ĉina ekonomio kreskis nur je 7% en la lasta trimestro de 2008 kaj multaj ekonomieaj potencaj landoj prognozis seriozan dekadenciĝon de la enlanda ekonomio. Tio kategorie montras fidon kaj decidvolon de la ĉina registaro teni rapidan ekonomian kreskon. Wen Jiabao diris:
"Mi substrekas, ke la celo kreskigi malnetan enlandan produktovaloron je 8% estas elmetita post ampleksa konsidero pri bezono kaj ebleco. Evoluanta lando kia Ĉinio kun 1,3 miliardoj da loĝantoj devas teni iagradan ekonomian kreskon, se ĝi volas grandigi enoficigon, pliigi enspezon de loĝantoj kaj protekti socian stabilecon. La celo eble realiĝos post efika plenumo de taŭgaj politikoj kaj rimedoj."
Laŭ la nuntempa stato, estas ne simple realigi la celon. Ankaŭ Wen Jiabao konfesis, ke Ĉinio alfrontas neniam spertitajn malfacilojn kaj defiojn pro ankoraŭ ne finiĝinta internacia financa krizo kaj reduktiĝo de ekonomia kresko-rapideco.
Laŭ tagordo, en 8 kaj duona tagoj, reprezentantoj de diversaj lokoj kaj profesioj faros ekzamenan diskuton kaj voĉdonon kaj decidos pensfadenon kaj orientadon de ĉina disvolvo. |