china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Virinaj reprezentantoj atentas vivon de kamparanaj laborantoj
(GMT+08:00) 2009-03-05 18:10:48

Yang Xiaoxia, reprezentanto de la 11-a Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio, iam estis kamparana laboranto. En ĉifoja 2-a sesio de la Tutlanda Popola Kongreso, ŝi tre atentas trejnadon de kamparanaj laborantoj.

28-jaraĝa Yang Xiaoxia venas el la kamparo de la gubernio Qianshan de la provinco Jiangxi de sudorienta Ĉinio. En printempo de la jaro 1998, ŝi laboris en vesta entrepreno de la urbo Ningbo. En laboro ŝi inventis apartan kudran teknikon kaj senrezerve instruis sian teknikon al aliaj kolegoj kaj sinsekve trejnis pli ol 400 disĉiplojn. En 2008 ŝi estis elektita kiel reprezentanto de la 11-a Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio.

Ĉijare Yang Xiaoxia proponis reguligi la trejnan merkaton kaj fortigi trejnadon al kamparaj laborantoj.

Kiel reprezentanto el popolamasoj, Yang Xiaoxia ĉiam atentas kamparanajn laborantojn. En la pasinta jaro, ŝi proponis fortigi organizan konstruadon kaj akceli socian harmonion, redukti kontraŭdiron inter administrantoj kaj laborantoj de la entreprenoj kaj preventi kontraŭstaron inter lokaj loĝantoj kaj alilokaj laborantoj.

Hu Xiaoyan estas la unua reprezentanto el kamparanaj laborantoj. Ŝi esprimis, ke kamparanaj laborantoj revenantaj al hejmloko unuflanke bezonas subtenon kaj helpon de la registaro kaj aliflanke devas kapti ŝancon por lernado. Ŝi diris:

"Kamparanaj laborantoj devas plie lerni kaj altigi teknikan nivelon. Nun diversaj fakoj transformiĝas. Nur se oni altigos teknikan kapablon, oni povos sin akordigi kun la socia ŝanĝiĝo."

Nun 20 milionoj da kamparanaj laborantoj perdis aŭ ne trovis laboron, sed revenis al hejmloko pro ekonomia malprogreso. Hu Xiaoyan esperas, ke la registaro fortigos subtenadon al tiuj kamparanoj.

"Ili eble havas teknikon, tamen en ekonomio kaj procedoj, ili ne akiris sufiĉan favoron. Mi esperas, ke la registaro ilin helpos kaj trejnos."

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040