china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Solvu malfacilan problemon pri dungado de kamparanoj
(GMT+08:00) 2009-03-09 09:35:00

Xu Yonghua estas kamparano de la urbo Xingtai de la provinco Hebei. Antaŭ 7 jaroj li forlasis sian hejmlokon kaj laboris en iu entrepreno de la ĉina suda urbo Kantono. Fine de la lasta jaro la entrepreno, en kiu li laboris, bankrotis pro la internacia financa krizo, tial li revenis al la hejmloko.

En Ĉinio pli ol 20 milionoj da kamparanoj renkontis malfacilon simile al Xu Yonghua. Estas malbonŝance, ke pro la financa krizo, komence de la kuranta jaro la nombro de entreprenoj, kiuj planas dungi laborulojn, malpliiĝis je 20%, kaj la kutima dungado ĝenerale prokrastiĝis, tial en la venonta periodo situacio de la redungiĝo de tiuj ĉi kamparanoj estos tre severa.

Kian influon alportos tajdo de la reveno de kamparaj laboruloj al ĉinaj ekonomio kaj socio? Kiel Ĉinio respondos al tiu ĉi fenomeno? Dungado de kamparanoj, revenintaj el urboj, estas varme pridiskutata en jarkunvenoj de la Tutlanda Popola Kongreso kaj la Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco.

Sinjoro Cai Fang, reprezentanto de la Tutlanda Popola Kongreso kaj estro de la Ekonomia Instituto pri Loĝantaro kaj Laboro sub la Ĉina Akademio de Sociaj Sciencoj, opiniis, ke tiu ĉi problemo influos la ekonomion kaj socion de Ĉinio, se oni ne povus ĝin mildigi. Li diris: "En pasintaj multaj jaroj la enspezo de kamparanoj kreskis plejparte pro ilia laboro en urboj. Se ili perdus la laboron en urboj, la enspezo de kamparanoj kreskos tre malrapide. 60% de kamparanoj laborantaj en urboj estas malpli-ol-30-jaraj kaj fluemaj. Tiu ĉi afero alportos al la socio malkvietigan faktoron, se ni ne povus bone solvi ĝin."

La ĉina registaro jam rimarkis la problemon kaj prenis serion da kontraŭrimedoj. Ĉi-jare la ĉina centra registaro faris ĝeneralan aranĝon en sia unua dokumento unuafoje por pliigi la dungadon de kamparanoj. La 5-an ĉi-monate en la raporto pri registara laboro ĉina ĉefministro Wen Jiabao faris eksplicitan esprimon pri dungado de la kamparanoj. Li diris: "Pliigu laborŝancojn al kamparanoj kaj stabiligu nunajn laborpostenojn. Oni devas elvolvi la rolon de registaraj investoj kaj gravaj programoj por laborigi la kamparanojn. Oni devas instigi kaj subteni entreprenojn kun malfaciloj interkonsiliĝi kun siaj dungatoj pri laborpago, preni flekseblan laborsistemon, fari teknikan trejnadon kaj laŭeble ne maldungi laborantojn. Diverslokaj registaroj devas substreki organizitan elkondukon de laborfortoj kaj organizi kamparanojn elvenintajn el urboj partopreni en konstruado de kamparaj publikaj instalaĵoj.

Nun lokaj registaroj aktive helpas al la kamparanoj dundiĝi en propraj hejmlokoj. La ĉina sudokcidenta provinco Sichuan, kiu trafis fortan tertremon en la lasta jaro, urĝe bezonas rekonstruadon. Programoj de la rekonstruado akceptis multajn kamparanojn revenintajn el urboj kaj donis al ili laborpostenojn. Iuj provincoj liveras financan subtenon al la kamparanoj kaj instigas ilin fari mementreprenadon. Zhu Yong, reprezentanto de la Tutlanda Popola Kongreso kaj estro de administracio de la provinco Anhui pri laboro kaj socia garantio, diris: "Ili akumulis iom da kapitalo kaj lernis novan ideon, administron kaj teknikon, kiam ili laboris en urboj, tial la registaro liveras al ili servojn kaj organizas ilin al mementreprenado."

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040