china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Turkio koncentras altan atenton al ĉina traktado kontraŭ financa krizo
(GMT+08:00) 2009-03-12 10:45:09

Lastatempe turkaj amaskomunikiloj koncentras altan atenton al ĉina traktado kontraŭ financa krizo.

"Vatan Gazetesi", unu el la plej grandaj ĵurnaloj de Turkio, diris, ke la ĉina registaro prenas grandigon de enlanda bezono, altigon de kapablo de daŭrigebla disvolvo kaj traktadon de financa krizo kiel graviton de ĉi-jara laboro. Referencindas, ke la ĉina registaro ĝustatempe reguligas makroskopajn rimedojn laŭ merkata stato kaj faras prognozeblan enketon.

Turka alia ĵurnalo "Tumgazeteler" montris, ke en la fono de internacia financa krizo, la ĉina registaro okazigis la du jarkunvenojn de Tutlanda Popola Kongreso kaj la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco, kaj ĉefe pridiskutis ekonomi-stimulan projekton. La ĉina registaro deklaris, ke tenante enlandan ekonomian kaj socian stabilecon, ĝi ne reduktos helpon al aliaj evoluantaj landoj kaj fortigos kunlaboron kun aliaj landoj por kune konkeri la financan krizon.

Turka tria ĵurnalo "Zaman Gazetesi" raportis, ke influate de financa krizo, multiĝis senlaboruloj en Ĉinio fine de 2008 kaj pli malfacilas enoficigo en 2009. Kreo de bona enoficiga medio kaj solvo de senlaborula problemo estas ĉefa diskuttemo en la du "jarkunvenoj".

Nun ni turnu nian atenton al turkaj aŭskultantoj. Lastatempe turkaj aŭskulantoj sendis retmesaĝojn al Ĉina Radio Internacia kaj montris atenton al ĉina traktado kontraŭ financa krizo.

Ugur Cihan diris en retmesaĝo, ke rapida kaj stabila kresko de la ĉina ekonomio estas ŝlosile grava por la monda ekonomio. Rimedoj alprenotaj de la ĉina registaro por stimuli la ekonomion estas referencindaj por aliaj landoj.

Laŭ turka aŭskultanto Meric Aygun, en la fono de tutmonde ekspansiiĝanta financa krizo, signifo-plena estas diskuto pri ekonomi-stimula plano fare de la du jarkunvenoj de Tutlanda Popola Kongreso kaj la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco. Li alte atentas, kiamaniere la ĉina registaro subtenu mez- kaj mal-grandajn entreprenojn, kaj solvu senlaborecon.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040