china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Kolombia aŭskultanto laŭdis ĉinan registaron pro zorgo de popolanaj interesoj
(GMT+08:00) 2009-03-10 09:23:17

Kolombia aŭskultanto de nia radio, kontrolanto de hispan-lingva elsendo John Fredy Castrillon lastatempe sendis elektronikan mesaĝon kaj laŭdis la ĉinan registaron pro zorgo al popolanaj interesoj.

Li diris, ke en la inaŭguro de ĉi-jara sesio de Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio, la ĉina registaro elmetis laborcelon de 2009, inkluzive de ekonomia kresko je 8%, rekonstruado de tertreme plagitaj regionoj de la Sichuan-provinco, subtenado al mezaj kaj malgrandaj entreprenoj, altigo de salajro de instruistoj de mezaj kaj elementaj lernejoj, ktp. Tiuj politikoj estas tre klaraj. Cetere resumo de pasintjaraj laboroj en la raporto pri registaraj laboroj donis al li profundan impreson. Ekzemple la totala enlanda produktvaloro de Ĉinio kreskis je 9%; multiĝis dek milionoj da enlaborigaj postenoj en urbetoj; pli ol 90% kamparaj loĝantoj aliĝis al kampara kunlabora kuracado. Tiuj atingoj montras, ke la laboro de la ĉina registaro celas altigi vivkvaliton de amaso da popolanoj.

John Fredy Castrillon diris, ke li ĉiam laŭdas la ĉinan registaron pro ĝia klopodado en solvo de enlandaj problemoj, precipe ĝia pozitiva sinteno en zorgo al kuracado kaj higieno kaj aliaj sociaj rimedoj bonstatigaj al popolanoj kaj plibonigaj al popolanaj vivkondiĉoj. Li kredas, ke kaj Tutlanda Popola Kongreso kaj Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco povos, per bonaj leĝoj kaj projektoj, pluapaŝe antaŭenpuŝi ekonomian disvolviĝon kaj plue altigi vivnivelon de la popolo surbaze de interesoj de la popolanoj.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040