china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   
merkrede 23-an de apr  2025 

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Ju pli da malfaciloj, des pli da atento al la popola vivo
(GMT+08:00) 2009-03-11 17:43:02

Asigno de 850 miliardoj da juanoj al kuraca reformado, aranĝo de asekuro por kamparaj maljunuloj en 10% de gubernioj…tiu cifero spegulas tion, ke la ĉina registaro donas grandan klopodon por socia garantio, kiu tuŝas efektivajn interesojn de popolamasoj kaj pro tio la popolamasoj ĝuos pli da favoro. Povas esti dirite, ke socia garantio al la popolamasoj estas grava problemo por reganta partio en tiel granda lando.

Popolamaso estas bazo por ŝtato kaj ŝtata sekureco dependas de solidigo de la bazo. Do kiel oni solidigu la bazon? Oni nature pensas pri solvo de problemoj rilate al efektivaj interesoj de la popolamasoj. En la nuna Ĉinio estas liveri koncernan servon al malsanuloj kaj maljunuloj, por ke la unuaj povu ricevi kuracadon kaj la lastaj povu sin vivtenadi. Nun por Ĉinio estas nemallonga distanco disde la celo. En Ĉinio ekonomia evoluo estas sur malalta nivelo, sistemo de socia garantio kovras malmultajn homojn kaj ekzistas diferenco inter urboj kaj vilaĝoj. Cetere, sekve de ekonomia kaj socia disvolviĝo, kelkaj novaj problemoj kaj defioj senĉese elstariĝas. Ekzemple laŭ la internacia normo, nombro de ĉinoj en la aĝo de pli ol 60 jaroj superas 10% kaj tio signifas, ke Ĉinio eniras en socion kun pli da maljunuloj. Kiu respondecu pri pli kaj pli multe da kosto por vivado kaj kuracado de tiuj maljunuloj? En la lastaj jaroj, grandnombraj kamparanoj venis al urbo por laborado kaj vivtenado. Kiel oni solvu ilian maltrankvilon pri familio en la kamparo? Laŭ enketo de ĉina aŭtoritata institucio, socia garantio ĉiam estas unu el temoj atentataj de la ĉinaj popolamasoj kaj tio spegulas urĝecon por solvi problemon de socia garantio.

En la lastaj jaroj, la ĉina registaro faris efektivan klopodon en plibonigo de socia garantio: la plej malalta monhelpo por vivado de urbaj kaj vilaĝaj loĝantoj senĉese altiĝas, kamparanoj povas ĝui partan senpagan kuracadon post elspezo de 10 juanoj kaj preskaŭ 200 milionoj da homoj aliĝas al asekuro por maljunuloj… ĉio ĉi tio donas efektivan favoron al la ĉina popolo kaj ankaŭ enkorpigas koncepton de la ĉina registaro pri "popol-orientiĝa koncepto". Ĉina ĉefministro Wen Jiabao elkore esprimas, ke ĉiu sumo da mono venas el la popolamasoj kaj en ĉio oni devas respondeci por la popolamasoj.

Nun en la fono de tuttergloba financa krizo kaj serioziĝo de enoficiga situacio, socia garantio estas atentata kaj ankaŭ fariĝas temo en ĉijaraj jarkunvenoj de Konstanta Komitato de Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio kaj Tutlanda Komitato de Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco. Antaŭ nelonge, ĉina ĉefministro Wen Jiabao faris surretan dialogon kun retanoj en la tuta terglobo, dume kuracado, eduko, enoficigo kaj loĝado fariĝis temoj plej atentataj de retanoj; dum la jarkunvenoj, reprezentantoj kaj komitatanoj sinsekve donis proponojn pri socia garantio.

Ju pli da malfaciloj, des pli da atento al la popola vivo. Vizaĝe al ekzameno de socia garantio kun pli da malfacilo en la kuranta jaro, la ĉina registaro prezentis novan respondon: kapitalo por socia garantio atingas 293 miliardojn da juanoj, kovra sfero pluapaŝe vastiĝas kaj nivelo por garantio pluapaŝe altiĝas; nova projekto pri kuracado estos baldaŭ publikigata kaj kosto por kuracado grandmezure reduktiĝos; sistemo por asekuro de kamparaj maljunuloj baldaŭ funkcios…

Kompreneble realigo de kompleta socia garantio estas malfacila afero, tamen Ĉinio povas proksimigi sin al la celo per preno de plibonigo de popola vivo kaj solvo de maltrankvilo de popolamasoj kiel la unua movforto.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040