china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Grandegaj ŝanĝiĝoj en Tibeto post demokratia reformado
(GMT+08:00) 2009-03-11 17:42:28

Karaj amikoj, la 28-a de marto estas la memortago de la 50-a datreveno de la demokratia reformado de Tibeto. Reprezentantoj al la jara regula sesio de la ĉina Tutlanda Popola Kongreso kaj membroj de la Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco al la jara regula sesio de la Komitato esprimas, ke en la lastaj 50 jaroj de post la demokratia reformado en Tibeto okazis grandegaj ŝanĝiĝoj en politiko kaj ekonomio, la tibetanoj vivas novan vivon liberecan, egalecan kaj kvietan.

Karma Rinchen, tibetnacieca popola reprezentanto el la Tibeta Aŭtonoma Regiono loĝas en la stepo Naqu, norda Tibeto, ĉefa agrokultivejo kaj paŝtejo de Tibeto. Antaŭ 50 jaroj, lia hejmloko troviĝis en feŭda servutula sistemo, liaj gepatroj estis servutuloj de loka feŭdulo, por ili absolute ne estis korpa libereco kaj individuaj rajtoj. Sed nun, li, reprezentante la samlokanojn, povas partopreni kune kun reprezentantoj el la tuta lando en la jara regula sesio de la Tutlanda Popola Kongreso, diskuti pri ŝtataj aferoj kaj plenumi rajtojn kiel mastro de la ŝtato. Parolante pri la ŝanĝiĝoj de la hejmloko li estas plena de ĝojo:

"En la pasinteco la servutuloj vivis ege mizere. De post la demokratia reformado, precipe de post la reformado kaj malfermo, la posteuloj de servutuloj, helpate de la registaro, kapablas aĉeti aŭton por transportado, turismo, la vivo pliboniĝas jaron post jaro. En la pasinta jaro, la familio konstruis novan domon kaj transloĝiĝis en ĝin antaŭ tri monatoj. La du infanoj vizitas mezlernejon, nepagante por manĝo, loĝado kaj lernado."

Tibeto, de antikveco, estas parto de Ĉinio. Post la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko, la centra popola registaro subskribis kun tibeta loka registaro interkonsenton pri paca liberigo de Tibeto en 1951, tamen laŭ la tiama stato de Tibeto ne tuj komencis reformadon de la socia kaj politika sistemo de Tibeto. Sed en marto 1959 tibeta reakcia reganta kliko estrata de Dalai senskrupule lanĉis ĉiuflankan armitan ribelon por protekti la servutulan sistemon ĉiama. Subigante la ribelon, la centra registaro ekfaris demokratian reformadon en Tibeto kaj komplete abolis la feŭdan servutulan sistemon kombinantan regpotencon kaj religion, miliono da servutuloj estis emancipita.

La tibeta demokratia reformado estas grava mejloŝtono en la monda historio por aboli la sistemon de sklavoj kaj estas grava progreso de la internacia homrajta afero. En la pasinteco 90% de tibetanoj estis servutuloj kaj sklavoj. En la okuloj de servutul-posedantoj, ili estis nur "instrumentoj povosciantaj paroli" kaj estis laŭplaĉe venditaj, por ili estis neniom da libereco kaj rajtoj.

Post la demokratia reformado la servutuloj fariĝis mastroj kaj akiris korpan liberecon. Subtenate de la centra registaro kaj aliaj provincoj kaj aŭtonomaj regionoj la tibeta popolo kun senprecedenca entuziasmo konstruas la hejmlokon kaj la aferoj politika, ekonomia kaj kultura salte disvolviĝas. Nur en la lastaj 30 jaroj la pokapa averaĝa neta enspezo de tibetaj kamparanoj kaj paŝtistoj kreskis 18-oble.

Popola reprezentanto kaj prezidanto de la Tibeta Aŭtonoma Regiono Changba Phuntsog diris:

"Ni energie praktikas la programon pri loĝdomo, fortigas konstruadon de bazaj instalaĵoj por loĝado, trinkakvo, elektroenergio, ŝoseo kaj telekomuniko. Dank' al klopodado dum multaj jaroj, evidente pliboniĝas la kondiĉoj en la vivo kaj produktado de la kamparanoj kaj paŝtistoj."

La nuna Tibeto sin trovas en la plej bona tempo en la historio. En la kuranta jaro la Tibeta Aŭtonoma Regiono decidis, ke la 28-a de marto estu "liberiga tago de miliono da servutuloj", por rememori la demokratian reformadon antaŭ 50 jaroj. Tiam, la tuttibetaj kaj tutlandaj popolanoj kune celebros la demokratian reformadon, kiu alportas al Tibeto evoluadon kaj disvolviĝadon.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040