china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Palestina aŭskultanto alte atentas la ĉinan tibetan problemon
(GMT+08:00) 2009-03-12 10:26:37

Lastatempe prezidanto de Palestina Klubo de Aŭskultantoj de Radio Pekina sendis retmesaĝojn kaj donis laŭdon al raporto de Ĉina Radio Internacia pri la 2-a sesio de la 11-a Tutlanda Popola Kongreso kaj la 2-a sesio de la 11-a Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco kaj esprimis altan atenton al la tibeta problemo.

Li diris, ke en tiuj du sesioj oni faras interkonsiliĝon kaj decidon pri ĉinaj gravaj problemoj, inkluzive de la tibeta problemo, kiu estas atentata de aliaj landoj. Per radiaj programeroj, palestinaj aŭskultantoj konas tibetan pasintecon kaj nuntempon, ĉinajn principon kaj starpunkton pri la problemo kaj scias realan aspekton de tibetaj secesiistoj. Li diris, ke la tibeta problemo havas la rilatojn al ĉinaj suvereneco, teritoria integreco kaj nacia solidareco. Pri la tiel grava problemo, ajna lando ne faras kompromison al secesia forto. En la pasintaj kvindek jaroj, la ĉina registaro faris gigantan klopodon por tibetaj kultura, eduka kaj ekonomia evoluoj kaj ankaŭ gajnis grandan progreson. Tibetanoj sin turnas el servutuleco al mastreco. Antaŭ la fakto, ajnaj ĉikano kaj konspiro estas destinataj al fiasko.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040