china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Leĝdonado por la popola vivo
(GMT+08:00) 2009-03-12 10:29:05

Inter kvin leĝoj ellaboritaj kaj aprobitaj de Konstanta Komitato de Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio en 2008 kaj pli ol 20 administraj statutoj ellaboritaj kaj reviziitaj de ĉina Ŝtata Konsilantaro, pluraj intime rilatas la popolan vivon. En ĉijaraj jarkunvenoj, la popola vivo estas unu el temoj varme diskutataj. Leĝdonado alte atentas la popolan vivon kaj tio enkorpigas koncepton de "per leĝdonado por popolanoj" kaj ankaŭ estas grava brila punkto de disvolviĝo de ĉina rego per leĝo.

Leĝdonado por popolanoj signifas efektive kaj konkrete garantii rajton de civitanoj.

Pro atako de tuttergloba financa krizo, senokupaj homoj en Ĉinio multiĝis. En la komenco de 2008, Ĉinio ekpraktikis Leĝon por Akceli Enoficigon kaj klare difinis devon de diversnivelaj registaroj en akcelado de enoficigo; post evento de laktopulvoro Sanlu, Ĉinio rapide publikigis Statuton por Superrigardi kaj Administri Laktan Kvalitan Sekurecon por plibonigi superrigardan sistemon de sekureco de laktopulvoro; post Wenchuan-tertremo, oni akurate publikigis Leĝon pri Posttertrema Rekonstruado por garantii ordon de la rekonstruado. En la pasinta jaro, serioj da gravaj leĝoj kaj statutoj, kiaj Leĝo pri Manĝaĵa Sekureco, Leĝo pri Socia Asekuro kaj aliaj estis publikigataj aŭ prezentataj por diskutado, modeligo kaj protekto de civitana rajto en Ĉinio tago post tago havas progreson.

Leĝdonado por popolanoj signifas akceli socian ĉiuflankan, kunaranĝan kaj kontinuigeblan disvolvon per leĝdonado ĉirkaŭ gravaj problemoj rilate al socia disvolviĝo de la nuna Ĉinio kaj konstrui harmonian socion en kiu civitanoj kunĝuu sociajn fruktojn. En la nuna Ĉinio, kun ekonomia evoluo, pluraj problemoj elstariĝas, kiaj socia nekonsekvenco, media polucio kaj malŝparo de riĉfontoj. Atento al la popola vivo ĝuste celas liveri liberan, justan, egalan kaj kontinuigeblan medion por vivado kaj disvolvo.

Leĝdonado por popolanoj celas tion, ke leĝo vere spegulu volon de civitanoj.

Nun antaŭ ekzamena diskutado de gravaj leĝaj projektoj, oni kolektas popolan opinion per retejo, ĵurnalo, radiaj kaj televidaj programeroj. Partopreno de civitanoj en leĝdonado de gravaj problemoj, kiuj tuŝas iliajn proprajn interesojn kaj la ŝtatan disvolviĝon ne nur estas nova ŝanĝiĝo de ĉina leĝdonada formo, sed ankaŭ manifestas ĉinan progreson en leĝdona koncepto.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040