china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Kian urbon homaro bezonas?
(GMT+08:00) 2009-03-12 10:44:51

La 1-an de majo de 2010, inaŭguriĝos 184-taga Ŝanhaja Monda Foiro. La ĉeftemo de ĉi-foja foiro estas tio, ke urbo plibonigas la vivon. La Monda Foiro kun 158-jara historio unuafoje okazos en evoluanta lando. Oni esperas, ke la foiro donos al la mondo idealan bildon de estontaj urboj. Nun bonvole aŭskultu la detalan raporton.

Posttagmeze de la 8-a de marto, la 2-a sesio de la 11-a Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco okazanta en Pekino speciale okazigis gazetaran konferencon kaj invitis respondeculojn de Ŝanhaja Monda Foiro klarigi la planon kaj koncepton de la foiro okazonta en 2010. Konstanta komitatano de la tutlanda komitato kaj vicdirektoro de Plenuma Komitato de Ŝanhaja Monda Foiro sinjoro Zhou Hanmin diris, ke la ĉeftemo de la Monda Foiro havas urĝecon kaj tipecon.

"Nun en Ĉinio 666 urboj jam estas saturitaj. Unuflanke tiuj urboj rapidege disvolviĝas. Aliflanke ili vizaĝas al seriozaj defioj pri varmĉambra vetero, poluciado de atmosfero, protektado de ekologia medio kaj bonigo de trafikaj instalaĵoj. La mondo opinias, ke Ĉinio prezentas freŝan temon en ĉi-foja Monda Foiro. Tio estas, kiel evoluantaj landoj antaŭenpuŝu kontinuigeblan disvolviĝon de urboj. Ni havas kaj urbojn kun mil-jara historio kaj tiujn malaperantajn en disvolviĝa procezo. La mondo esperas, ke ni povu atenti la lecionojn."

Ĝis nun, jam 185 suverenecaj landoj kaj 46 internaciaj organizoj oficiale konstatis ĉeesti al la Ŝanhaja Monda Foiro. Inter ili 40 landoj konstatis konstrui ekspoziciejon mem. La publikigataj planoj donas grandan imagspacon al la mondo. La ekspoziciejo de Britio similas al brila kesto. La hispana ekspoziciejo kostanta je 200 milionoj da juanoj de renminbi estas konstruita el mediprotektaj materialoj. La franca ekspoziciejo nomata Sentema Urbo ŝajnas flosanta sur akvo.

Zhou Hanmin malkaŝis, ke la konstruatanta ekspoziciejo de Ĉinio nomata Orienta Krono areas je 110 mil kvadrataj metroj surtere. Ĝia subtera areo estas preskaŭ 50 mil kvadrataj metroj. Unue, ĝi estas freŝa ekologia stadiono. Due, la ekspoziciejo emfazas ŝpari energion. Trie, ĝi prezentos grandnombron da fruktoj de alta scienctekniko. La ekspoziciejo finkonstruiĝos en la fino de la kuranta jaro kaj ĝis tiam prezentos surprizon al ĉiuj spektantoj.

Zhou Hanmin esprimis, ke Ŝanhaja Monda Foiro prezentos tiajn urban modelon kaj vivmanieron,

"Unue, se urbo estas pli bona, ĝi nepre havas plurajn kulturojn. Due, ĝia ekonomio nepre disvolviĝos kontinuigeble. Trie, la urbo devas racie uzi altan sciencteknikon kaj profitigi la popolanojn. Kvare, la urbo devas fari bonajn interfluojn kun kamparo. Kvine, oni devas senĉese bonigi la loĝkvartalojn al amika, energioŝpara kaj ekologia regiono."

Zhou Hanmin diris, ke la laŭplana areo de Ŝanhaja Monda Foiro estas 5,28 kvadrataj kilometroj. La anticipa nombro de vizitantoj atingos 70 milionojn da homfojoj. Ĝis tiam Ĉinio bonvenigos vizitantojn en-kaj ekster-landajn propre koni la estontajn urbojn.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040