china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Ĉinio aktive establas sekurecan reton de manĝaĵoj kaj medikamentoj
(GMT+08:00) 2009-03-12 16:43:54

En 2008, laktopulvora evento dolorigis 300 mil familiojn, tamen tio rapidigis establiĝon de Leĝo pri Manĝaĵa Sekureco. La leĝo praktikiĝos de la 1-a de junio de la kuranta jaro. En la estonteco, pro atento al saneco oni devas establi sekurecan reton por ĉiuj homoj.

La 5-an de marto, ĉina ĉefministro Wen Jiabao prezentis en la Raporto pri Registaraj Laboroj, ke en la kuranta jaro, oni profunde disvolvas specialan administradon pri sekureco de manĝaĵoj kaj medikamentoj, perfektigu kaj serioze plenumu la kvalitan sekurecan normon de produktaĵoj, praktiku seriozajn enmerkatiĝan sistemon kaj kvalitan retrospuradan sistemon de produktaĵoj por trankviligi la popolamasojn. Tiuj vortoj estas serioza respondo al la atendo de la popolanoj.

De la lastaj 20 jaroj, rapide disvolviĝas ĉina manĝaĵa industrio. Por redukti produktokoston iuj entreprenoj grandnombre uzis nepermesatajn manĝaĵajn aldonaĵojn. La Leĝo pri Manĝaĵa Sekureco difinas, ke tia agado estas kontraŭleĝa. Nun disvolviĝas en la tuta lando speciala administrado kaj reguligado pri misuzado de manĝaĵaj aldonaĵoj.

Komitatano de la Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco kaj analizkemiisto sinjoro Ye Jiannong opinias, ke ĉar manĝaĵaj aldonaĵoj estas artefaritaj organikaĵoj kaj ankoraŭ ne estas klara ilia veneneco, tial oni devas fari tian supozon, ke estas malutile uzi nepermesatajn manĝaĵajn aldonaĵojn.

"Ni supozas, ke la manĝaĵaj aldonaĵoj netroviĝantaj en la listo estas venenaj."

La Leĝo pri Manĝaĵa Sekureco determinas, ke Ĉinio establu inspektan kaj taksan sistemon kontraŭ krizo de manĝaĵa sekureco. La popolanoj ĝenerale opinias, ke tia sistemo utilas por ŝanĝi la situacion, ke inspektaj kaj administraj departementoj disvolvis laboron post serioza evento de manĝaĵa sekureco. Estas urĝe, ke oni establu kunĝuan sistemon pri informoj por liveri bazon al taksado.

Reguligante agadon de entreprenoj oni devas fortigi la inspektan kaj administran devon de registaraj departementoj. En la estonteco, la departementoj pri sano respondecos pri sinteza akordigo, normofarado kaj tiel plu. Departementoj pri kvalito-kontrolado, komerco kaj industrio kaj inspektaj departementoj pri manĝaĵoj kaj medikamentoj respektive respondecos pri inspektado pri produktado, negocado kaj servado de manĝaĵoj. Iuj specialistoj proponis, ke oni konsideru la spertojn de Usono kaj Japanio kaj faru pliseriozan administradon laŭ specoj de manĝaĵoj.

Same kiel de manĝaĵoj ankaŭ la kvalito kaj sekureco de medikamentoj intime rilatas al sano de la popolanoj.

Pri evento, ke oni vendis falsitajn medikamentojn en la nomo de famaj specialistoj, komitatano de la Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco kaj ĉefa esploristo de Ĉina Akademio pri Ĉina Medicino Shi Dazhuo proponis, ke la registaro fortigu inspektadon kaj administradon de negocado de medikamentoj.

"Nun la registaro ĉefe inspektas la kvaliton de medikamentoj antaŭ enmerkatiĝo. Estas ne perfektaj la takso kaj inspektado post vendado. Oni devas fortigi la laboron en tiu kampo."

Ni kredas, ke sekve de fortiĝo de inspektado kaj administrado de manĝaĵoj kaj medikamentoj en produktado kaj vendado la sano de la popolanoj estos pliforte garantiata.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040