china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Wen Jiabao emfazis ke Ĉinio havas fidon trakti internacian financan krizon
(GMT+08:00) 2009-03-13 16:55:24


Wen Jiabao respondis demandojn pri trakto de financa krizo

Antaŭtagmeze de la 13-a de marto en Pekino, fermiĝis la 2-a sesio de la 11-a Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio. La kunveno aprobis raporton pri registaraj laboroj fare de ĉina ĉefministro Wen Jiabao kaj sankciis serion da planoj de la registaro pri trakto de internacia financa krizo. Post la kunveno okazis gazetara konferenco de ĉinaj kaj eksteraj ĵurnalistoj, ĉina ĉefministro Wen Jiabao respondis demandojn pri trakto de financa krizo kaj emfazis, ke Ĉinio havas fidon trakti internacian financan krizon kaj volas fari kunlaboron kun la internacia socio.

En la komenco de la gazetara konferenco, Wen Jiabao rekte montris ĉeftemon pri trakto de internacia financa krizo. Li, per antikva poemo de Ĉinio, esprimis fidon de Ĉinio pri venko super krizo kaj belan bondeziron de diversaj landoj en la mondo. En pli ol du horoj, ĵurnalistoj elmetis 23 demandojn al ĉina ĉefministro kaj inter ili 70% fokusis en internaj kaj diplomatiaj politikoj prenataj de Ĉinio por trakti la financan krizon. Pri la investa plano de 4 000 miliardoj da juanoj, Wen Jiabao eksplikis:

"Ni elmetis serion da planoj, inkluzive de grandnombra registara investo, grandsfera faka reguligado, prosperigo kaj plifortigo de sciencteknika subteno kaj grandmezura altigo de socigarantia nivelo. Grandnombra registara investo estas la plej rekta, plej forta kaj plej efika rimedo. Ĝi inkludas 1 180 miliardojn de registara rekta investo kaj socian investon, popolan investon kaj krediton el bankoj."


Diverslandaj amaskomunikiloj atentas la gazetaran konferencon

Wen Jiabao emfazis, ke pri la financa krizo, Ĉinio havas klaran konon kaj sufiĉan preparadon.

"Ĉinio jam faras longtempan kaj malfacilan preparon por trakti internacian financan krizon. Ni jam rezervis politikan spacon. Tio estas, ke ni jam preparas projekton por trakti pli grandan malfacilon kaj ĉiutempe povas elmeti novan politikon por stimuli la ekonomion."

Fronte al la internacia financa krizo, la ĉina registaro ankoraŭ elmetis la celon kreskigi totalan enlandan produktvaloron je 8% kaj tio vekis vastan atenton. Wen Jiabao malkaŝeme diris, ke kvankam estas iom malfacile realigi la celon, tamen ĝi estas realigebla per klopodado.

Ĉinio estas la plej granda kreditora lando de Usono. Wen Jiabao diris, ke Ĉinio unue protektas ŝtatajn interesojn kaj samtempe konsideras pri stabileco de internacia financo. Usona nova registaro jam prenis serion da rimedoj por trakti la financan krizon, Ĉinio atendas efikon de tiuj rimedoj. Li postulis, ke Usono garantiu sekurecon de ĉinaj kapitaloj.

Pri financa pinta konferenco de Grupo 20 baldaŭ okazonta en Londono, la ĉina ĉefministro esprimis, ke en la financa krizo, plej neevoluintaj landoj ne devas esti forgesataj.

"En trakto de financa krizo, evoluantaj landoj frontas al plej granda malfacilo kaj ankaŭ estas plej facile forgeseblaj. Financa Pinta Konferenco de Grupo 20 pri financo devas preni zorgon kaj helpon al evoluantaj landoj, precipe al plej neevoluintaj landoj, kiel gravan temon."

Krom la financa krizo, ankaŭ kontakto kaj interparolo de la centra registaro kun Dalai-lamao estis atentata problemo de ĵurnalistoj. Wen Jiabao esprimis:

"Dalai-lamao estas ne ordinara religiulo, sed politika rifuĝinto. La 'rifuĝa registaro' establita de li fakte estas kontraŭleĝa 'registaro' regata rekte de Dalai. Dalai-lamao kuras en diversajn landojn kaj kapablas iluzii iujn politikistojn, siaflanke iuj okcidentaj landoj utiligas lin."

En la gazetara konferenco, Wen Jiabao respondis demandojn ankaŭ pri kurza politiko, ekonomia kaj komerca rilatoj inter ĉeftero kaj Taiwan, subtenado de centra registaro al Hongkong kaj Aomen kaj kunlaboro de Ĉinio kaj Ŝanhaja Kunlabora Organizo.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040