La 25-an de marto, ĝenerala direktoro de Internacia Mona Fonduso Dominique Strauss-Kahn esprimis en Parizo, ke estas racie, ke Ĉinio prezentis proponon pri establiĝo de nova internacia rezerva valuto por anstataŭigi usonan dolaron.
Laŭ raporto de franca amaskomunikilo, tiutage Strauss-Kahn diris post aŭskulta kunveno okazigita de franca Nacia Asembleo, ke li opinias, ke estas racie diskuti pri nova internacia rezerva valuto. Eble la diskutado okazos en venontaj kelkaj monatoj. |