En la 25-a de marto, usona financa sekretario Timothy F. Geithner diris, ke Ĉinio ludas tre gravan kaj stabilan rolon en la traktado kontraŭ la nuntempa internacia financa krizo.
En la sama tago, akceptante intervjuon, Timothy F. Geithner diris, ke Ĉinio nun alprenas tre gravajn politikajn rimedojn por plifortigi sian ekonomion, pliaktivigi kreskon de interna bezono kaj pliprofundigi financan reformadon. |