 La Ŝanhaja Monda Foiro estos grandioza renkontiĝo diskuti pri la urba vivo de la homaro, simfonio kun la ĉefa melodio je kreado kaj kunfandiĝo, kaj la brila dialogo de la homara civilizacio.
Tempo: de 1-a de majo ĝis 31-a de oktobro 2010
Loko: la centro de la municipo Ŝanhajo, ambaŭ bordoj de la rivero Huangpu, inter la ponto Nanpu kaj la ponto Lupu
Ĉeftemo: urbo, plibeligo de vivo
Subĉeftemoj: kunfandiĝo de diversecaj kulturoj en urbo; prospero de ekonomio en urbo; kreado de scienctekniko en urbo; remodlado de komunumoj en urbo; intermovado inter urbo kaj kamparo
Celo: ekspozicios en la foiro 200 landoj kaj internaciaj organizaĵoj kaj la foiron vizitos 70 milionoj da homoj. |